• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-01 07:39:42    
He Liwei: Baniĝo

CRI

Post reveno al sia hejmo el laboro en oficejo, Maljuna He faras paŝojn, pli pezajn ol subaksela teko, meze de homoj, kiuj sin interpremas. Antaǔ liaj okuloj oscilas sennombraj vizaĝoj, tre lacaj kaj senmienaj. Li ekpensas vidinte tiajn vizaĝojn, "Certe ankaǔ mia vizaĝo estas tia, kiel aliaj vidas!" Kaj li eksentas sin kompatinda en la laciga vivo. Jen ruĝa lumo! Kaj ĉies piedoj haltas. Jen verda lumo, kaj ĉiuj rehastas antaǔen. Halto kaj iro, iro kaj halto, kiujn ĉiutage ĉiuj laborantaj en la urbo devas fari. "La devo ja signifas ian senpovecon," li denove pensas, tre patose, eĉ filozofie.

Maljuna He sin turnas en malnovan kaj kvietan straton, por eskapi el la bruoj kaj kaoso kaj fari paŝadon pli facile kaj pli libere. Li preterpasas malnovan korton kies pordo estas plena de hederoj. Subite li aǔdas pianajn sonojn. Oni ludas la pianon tre lerte, eĉ majstre. La melodio estas ege agrabla, dolĉa kaj ebriiga. Liaj piedoj ne moviĝas plu, ĉar la piana muzikaĵo sendas lin en printempon, sur kampon, inter verdajn arbojn sur monto, al klara rojo, super kiu birdetoj gaje pepas. Maljuna He vidas ĉarmon de la vivo kaj naturo kaj sentas fortan poeziecon.

De tiam, ĉiutage, Maljuna He nepre venas al la kvieta kaj malnova strato kaj haltas antaǔ la hederplena, malnovtipa korto, por ke la pianaj sonoj akve trafluu lian polvan korkampon.

Iun tagon, la edzino-kamarado de Maljuna He venis en tiun straton hazarde. En malproksimo ŝi vidis, ke iu, stulte staranta ie, ŝajnas ŝia edzo. Ŝi rapide alkuris, Jen, ĝuste la ulaĉo! Kion li faras? Ĉu iun inon li atendas?

"Hej! Jen kial en ĉiu tago vi tiom malfrue revenas al la hejmo! Jen, jen! Ci, stultulo! Ci staraĉas ĉi tie! Por kio? Por iun ineton atendi? Rapide hejmen! Alie vi ne havos la vespermanĝon!"

"Ne ĝenu!"

"Kio?"

"Baldaǔ!"

"Baldaǔ tiu inaĉo elvenos? Bone! Mi rigardu, kia ŝi estas!" Kaj ankaǔ ŝi staris tie. Dume ŝi aǔdis pianajn frapojn, kiuj apenaǔ ŝin impresis kaj pro tio, ke ŝi tute ne interesiĝis pri la muziko, kaj ankaǔ pro tio, ke ĉi-momente ŝia atento estis koncentrata al iu "inaĉo" kiu, laǔ ŝia imago, estis nepre aperonta antaǔ ŝi.

Ekiris ŝia edzo, ĝuste kiam oni ĉesis marteli la pianon. Tiam ŝi atingis la konkludon, ke li neniun atendas; tamen ŝi neniom komprenis, kial li staraĉas tie. Ŝi rapidigis la paŝojn kaj baldaǔ atingis lin. "Kion vi faris tie?"

"Baniĝi!" La sola vorto saltis de sur lia lango.

Gapis la edzino.