• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-01 14:40:40    
Ĉinaj trejnistoj semas amikecon en Kataro

cri

Pro rapida disvolviĝo de ekonomio, Kataro klopodas disvolvi ankaŭ sporton. Nuntempe en tiu ĉi lando aktivas ĉinaj trejnistoj. Ili faris grandan kontribuon por akceli sportan interfluon de la du landoj.

Sinjoro Yu Zhonghua estas flugpilka trejnisto. Marte de 1997 li venis al Kataro kaj poste eklaboris en la spora klubo Al-Ahli. Li diris al raportisto, "Antaŭ 9 jaroj en Kataro loĝis nur pli ol 60 ĉinoj. Surstrate kataranoj ofte demandis min: ĉu vi estas japano aŭ sudkoreo? Sed nun tie estas multaj ĉinoj, kaj Ĉinio havas grandan influivon en tiu ĉi lando. Ĉie ni povas renkonti kataranojn, kiuj salutas nin per la ĉina lingvo.

Li diris, ke komence li tre malfacile kutimiĝis al la loka vivo pro granda diferenco en kulturoj kaj moroj, tamen kiam la servodaŭro finiĝis, la klubo, en kiu li laboras, ĉiam fervore persvadis lin resti. Pro granda komplezo de la klubo li restas en tiu ĉi lando. Li diris, "Araboj, precipe kataranoj havas profundan senton por Ĉinio kaj alte taksas Ĉinion. En la sporta mondo penemo, diligento kaj modesto de ĉinaj trejnistoj profunde impresis kataranojn."

Sekve de la rapida disvolviĝo de ĉina ekonomio, iom post iom altiĝas la pozicio de ĉinoj en la okuloj de kataranoj. Pro tio, ke ĉinaj sportistoj akiris brilan atingon en olimpikoj kaj internaciaj konkursoj, Kataro ĵetis rigardon al Ĉinio, kiu okupas la 1-an lokon en la azia sporta rondo, kaj esperis enkonduki altnivelajn trejnistojn de Ĉinio por altigi la sportan nivelon. Helpite de sinjoro Yu, gvidantoj de la sporta klubo Al-Ahli kelkfoje vizitis Ĉinion por fari esploron. Ili aĉetis sportajn instrumentojn kaj dungis ĉinajn trejnistojn.

En la lastaj jaroj sporto multe progresis en tiu ĉi lando. Antaŭe Kataro kapablis okazigi nur regionajn konkursojn, kaj trejnistoj plejparte venis de arabaj landoj. Sed nun tiu ĉi lando kun 750 mil loĝantoj jam kapablas okazigi grandan ampleksan sportkunvenon, okazigo de la 15-a Azia Sportkunveno manifestas altan atenton kaj grandan aspiron de tiu ĉi lando al sporto. Kataro invitis multajn ĉinajn trejnistojn pri tabloteniso, flugpilko, arkpafo, gimnastiko, plonĝo kaj aliaj fakoj.

Sinjorino Li Linjuan estas trejnisto pri arkpafo. Ŝi gajnis por Ĉinio arĝentan medalon en la Los-anĝelesaj Olimpikoj de 1984. Antaŭ kelkaj jaroj, laŭ invito de la Katara Olimpika Komitato, ŝi venis al Kataro por organizi virinan arkpafadan teamon, la unuan en la golfa regiono. Unu el sportistoj, trejnitaj de ŝi, okupis la 4-an lokon en sportkunveno de arabaj landoj kaj 1-an lokon en la malta invitkonkurso.

Saoud Bin Abdulrahman AL-Thani, ĝenerala sekretario de Katara Olimpika Komitato, esprimis dankon al ĉinaj trejnistoj pro ilia diligenta laboro. Li esperis, ke Ĉinio prenu la 1-an lokon en la Pekinaj Olimpikoj de 2008.