• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-01 17:33:54    
Pentristo Wan Jiyuan

cri

Karaj letlegantoj, karakteriza ole-pentristo Wan Jiyuan ege okupita, tamen fortege inklinas al pentrado. Li vojaĝas tra la tuta mondo kaj notas per peniko. Ĉarmaj etosoj de diversaj landoj en liaj pentraĵoj kortuŝas homojn. Ĝis nun li jam dufoje okazigis ekspoziciojn de siaj pentraĵoj en Ĉina Piktura Muzeo.

En retejo, videblas multaj raportoj pri Wan Jiyuan. Inter ili, troviĝas tia komento farita de okcidenta arta komentisto Jonathan Thonson: Wan Jiyuan estas persistema vojaĝanto kaj li per peniko notas sian paŝon esplori la mondon. Ankaŭ videblas iu artikolo, kiu konigas partoprenon de Wan Jiyuan en ekspozicio de la ĉina arto okazinta en Filipinoj. La artikolo menciis, ke Wan Jiyuan estas pentristo, kiu estas ege sentema al novaj aferoj, fenomenoj kaj homamasoj. Liaj diligenteco kaj persistemo superas imagon de ordinaraj homoj. Dum vizito en Filipinoj, li kiel gvidanto de grupo, devas zorgi pri ĉio, tamen li ĉiam ellitiĝis en matena krepusko. Kiam oni matenmanĝis, li jam revenis post plenumo de ole-pentraĵo. Estas sama stato en ĉiu tago. En mallonga unu semajno, li kreis 8 pentraĵojn.

Pri la menciitaj komentoj, Wan Jiyuan tiel diris:

"Mi kunportas olepentrajn tolon kaj keston, malgraŭ ke mi veturas al ajna lando. Laŭ mi, pentrado estas mia bezono. Kelkaj homoj opinias, ke mi estas laca, fakte ne. Olepentraĵo jam fariĝis unu parto de mia vivo, tio estas ege reala sento. Se mi ne faras pentradon, kiam mi estas en alia loko, mi sentas maltrankvilon. Laŭ mi, procezo de pentrado estas tiu por elĉenigi energion kaj vi povas gajni belegan ĝuon. Se vi plenumas kontentigan pentraĵon, vi longtempe dronas en iu bela sento."

Wan Jiyuan pli ol 50-jara estas vic-ĉefdirektoro de Ĉina Centro de Ekstera Arta Ekspozicio, tamen laŭ liaj juneca viveco kaj patoso dum dialogo, oni apenaŭ imagas, ke li ne plu estas junulo. Wan Jiyuan diris, ke li estas idealismulo kaj lia idealo estas simpla, t.e pentrado.

En 1953, Wan Jiyuan naskiĝis en iu urbeto kun longa historio en la provinco Jiangxi, suda Ĉinio. En la urbeto ĉie estas relikvoj kaj ĉie aŭdeblas legendoj. Influate de tio, Wan Jiyuan deinfanaĝe ŝatis fari pentradon. En 1972, Wan Jiyuan petis instruadon en universitato pri pentrado kaj estis aranĝita en ekspozicia halo de la provinco Jiangxi por laboro post diplomiĝo. Tie kolektiĝas tiamaj plej elstaraj olepentristoj de la provinco Jiangxi kaj Wan Jiyuan soife lernis, pentris kaj eksponis sian eminentan pentradan kapablon.