• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-04 10:17:15    
Ĉina plej juna profesoro de literatura fako Yu Qiuyu

cri

Laŭ Yu Qiuyu, sperto pri servo kiel rektoro helpas lin porti respondecon por nekonataj homoj kaj homoj havantaj neniajn rilatojn kun mia familio. Ĝi donas al liaj laboro kaj vivo grandan helpon. Post servo kiel administranto, li komplete kaj profunde konas multajn sociajn problemojn frontatajn de Ĉinio kaj pro tio li fariĝis homo, kiu estas pli respondecema en kulturo. Kvankam tio kaŭzis al li malmultiĝon de librolegado, ke li partoprenis pli multajn kunvenojn kaj plenumis pli multajn laborraportojn, tamen fakte lia vivkvalito altiĝis."

Yu Qiuyu diris, ke kvankam lia laboro glate funkcias, tamen el lia koro ĉiam ŝprucas forto pelanta lin al atento de la ĉina kulturo. Li opinias, ke en Ĉinio abundas kulturo, tamen perdata estas kulturo. Tial li demisiis kaj komencis serĉi la perdatan kulturon en restaĵoj de la ĉina kulturo kaj la monda kulturo. Li diris:

"Mi kontentas pri mia posta elekto kaj kontentas pri mia elekto post senĉesa ŝanĝiĝo, t.e. klopodi por serĉi prosperan pasintan relikvon okazintan en Ĉinio kaj kolekti mian senton en libro por ke ĉinoj en la tuta mondo povu apreci. Tio estas tre bona. Cetere mi ankaŭ faras viziton al la monda kulturo kaj inspiras junan generacion por daŭrigi la vizitadon. Mi ne konsideras tempon, mi nur per miaj piedoj kaj okuloj persone aprecas kulturan fenomenon."

En Ĉinio li paŝis tra la tuta lando kaj faris viziton al ĉinaj famaj kulturaj relikvoj. Lia verko "Peniga Kultura Vojaĝo" tuj kaŭzis grandan eĥon post publikigo kaj preskaŭ fariĝis kultura populara libro de la ĉina popolo. Multaj homoj aprecas novan terenon en lia libro kaj komencis rigardi la ĉinan kulturon per nova pensado. Ĝis nun la libro ankoraŭ estas vaste disvendata.

Komence de la kuranta jaro, Yu Qiuyu komencis produkti televidan programon "Aŭtunpluva Tempo". La programo titolita per lia nomo, unuflanke analizas miskomprenon en la kulturo, diskutas pri valoraj eventoj, homoj kaj pensmanieroj en ĉina longa kultura historio kaj aliflanke konigas opinion de koncernaj homoj. Yu Qiuyu diris, ke disvastiga rimedo kia televida programo inspiras ekscitecon kaj respondecon de interfluo inter li kaj spektantoj. Li diris:

"Nia kulturo herediĝas je kelkmil jaroj kaj ĉiam daŭras la heredado. Nun mi interesiĝas pri tio, ĉu eblas konigi al la tuta mondo longvivadon de la ĉina kulturo kaj ankaŭ publikigi ĝian problemon en longvivado al la mondo per plej populara rimedo kaj komprenebla rimedo."

Nun Yu Qiuyu partoprenas en grandnombraj televidaj programeroj kaj prelegoj por disvastigi sian komprenon pri kulturo. Tio kaŭzis diskuton en la socio pri tio, ĉu erudiciulo devas stari sur podio aŭ partopreni en televida programo. Tamen sendube tio akcelas komprenon de la popolamasoj al la ĉina kulturo kaj la monda kulturo.