• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-05 11:22:44    
Iom pri "Kamparano-ama Informa Stacio" (foto)

cri

Ĝenerala direktoro de Hengxintong Telekomunika Kompanio sinjoro Zhang Bin eksplikis al la raportisto konkretan procezon de fondiĝo de la stacio. Li diris:

"Ni havas komunan konon kun la scienca komitato, t.e. servo, kiu plaĉas al kamparanoj, estas vera servo. Komence de fondiĝo de la stacio, mi unue varbis lokanon kiel informiston de la stacio. Li devas plenumi taskon de kolekto, publikigo kaj transdono de informoj. Dum procezo de helpo al kamparanoj pagi per memserva aparato, li devas kolekti informojn, ekzemple kion kamparano plantas, kiom kostas lia agrikultura produkto, kiam maturiĝas tiuj produktoj kaj iras al bazaro, unuvorte pri ĉio kio rilatas al negoco. Kolektinte informojn li revenas al stacio kaj poste ordigas kaj surretigas ilin."

Chen Yajie, informisto de la vilaĝo Beizhai ĵus estis promociata kiel estro de iu stacio. Ŝi konigis al la raportisto sian laboron. Ŝi diris:

"Mi komencis plenumi la laboron en la 20-a de decembro de 2005. Estis malfacile en la komenco, sed post du kaj tri monatoj, kamparanoj iom post iom kredas min. Kiam mi helpas kamparanojn pagi per memserva aparato, mi ofte kolektas informojn pri plantado, kulturado, manĝo, turisma vidindaĵo kaj aliaj. Post ordigo de tiuj informoj, mi surretigas ilin al la ĉefa stacio por ke pli multaj homoj konu ilin. Nun en ĉiu semajnfino, urbanoj vojaĝas al nia vilaĝo."

Chen Yajie diris al la raportisto, ke nun ŝi ofte interfluas kun aliaj informistoj pri labormaniero. Ŝi ankaŭ mobilizas vilaĝan gvidanton respondantan pri informoj kaj ĉiujn vilaĝanojn kolekti informojn. Laŭ ŝi, kvankam la laboro estas peniga, tamen ŝi helpas kamparanojn, tio estas ĝojiga por ŝi.

Ankaŭ vicsekretario de partia filio de la vilaĝo Beizhai sinjorino Yao Jianrong donis altan takson al la "Kamparano-ama Informa Stacio". Ŝi diris:

"Laŭ kompleta ekonomia evoluado de la vilaĝo, ni alte atentas informadikon. Nia vilaĝo estas mediprotekta natura parko kaj disvolvo de alia afero estas malpermesata, tial turismo estas ĉefe disvolvata. En la nuna socio, sen propagando, neniu scias la lokon, malgraŭ ke nia vilaĝo havas vidindaĵojn. Depost ekpraktiko de la stacio en la fino de la pasinta jaro, ili venis al ĉiu familio por enketi kaj foti kaj poste surretigis koncernan informon. En maja kaj oktobra oraj semajnoj de la kuranta jaro, pli multaj urbanoj sciis nian vilaĝon kaj venis ĉi tien por ĝui mallongan vilaĝan vivon. Estas tre bone."

Nun en pekinaj 9 kvartaloj kaj gubernioj, fondiĝis 194 stacioj, kovrantaj 1 250 vilaĝojn kaj 500 milojn da kamparanaj familioj. Zhang Bin ankaŭ konigis al la raportisto, ke li ankaŭ liveras parigan servon, t.e. kontakti urbanojn ŝatantajn vojaĝon al vilaĝo kaj entreprenojn, kiuj bezonas kamparan familion kiel siajn produktajn bazlokojn. Tiam ĉiuj volas konsulti la stacion, en kiu urbanoj gajnos turisman informon, entreprenoj trovos taŭgan produktan bazlokon kaj kamparanoj ĝuos pli bonan vivon.