• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-05 15:20:17    
Hugo Chavez refoje elektiĝis kiel venezuela prezidento(foto)

cri

Laŭ la rezulto de unuapaŝa statistiko pri prezidenteca elektado, publikigita de la venezuela elektada komitato en la 4-a de decembro, Hugo Chavez, la nuna prezidento, gajnis 61,35% de la statistikitaj validaj balotiloj, dum lia ĉefa rivalo Manuel Rosales, gvidanto de opoziciantaro, akiris nur 38,39%. Laŭ tiu ĉi rezulto, Hugo Chavez gajnis la elektadon. Li triafoje enoficiĝos kiel la venezuela prezidento por la venontaj 6 jaroj.

Observantoj opinias, ke la venko de Hugo Chavez estas atendita kaj spegulas veran volon de la venezuela popolo. Unue, socia politiko, kiun Hugo Chavez praktikas en Venezuelo, estas aprobata de la popolo. En lia servodaŭro dum 8 jaroj, li ne nur plibonigis la popolan vivon, sed ankaŭ aldonis laborpostenojn. Krome li ankaŭ forte kondukis la kampanjon likvidi analfabetecon kaj disdonis stipendion al indianaj lernantoj. Multaj malriĉaj loĝantoj diris, ke en la historio de tiu ĉi lando neniam estis prezidento, kiu zorgas pri ilia vivo same kiel Hugo Chavez. Ĝuste pro tio, malriĉaj loĝantoj, kiuj okupas 70% de la loĝantaro de Venezuelo, rezolute subtenas la prezidenton Hugo Chavez.

Due, ekonomio de tiu ĉi lando montris bonan perspektivon. Laŭ la raporto, publikigita de la Monda Banko en la lasta jaro, Venezuelo jam estas la 4-a ekonomia potenco en la latinamerika regiono. Nun en tiu ĉi lando la procento de senlaboreco kontinue malpliiĝas, inflacio estas efike regata, kaj la riska indico troviĝas en bona sfero. Ekonomikisto montris, ke se la politika situacio estos stabila plu, en la venonta jaro la ekonomio de tiu ĉi lando plue kreskos. Sekve de la ekonomia kresko kaj altigo de la popola vivo, la fido de loĝantoj al la registaro plialtiĝos.

Krome, la forto de opoziciantaro ankoraŭ ne kapablas anstataŭi Hugo Chavez. Venezuela opoziciantaro ŝajnas forta, sed fakte ĝi konsistas el multaj frakcioj. Hugo Chavez ankoraŭ estas la plej influiva en tiu ĉi lando, precipe en la meza kaj malsupra tavoloj de la popolo.

Oni opiniis, ke en la nova servodaŭro, Hugo Chavez alfrontos defiojn el jenaj flankoj: Unue, kiel oni tenu la politikan situacion stabila. Februare de 1999 post lia enoficiĝo sur la posteno de prezidento, politikoj, kiujn Hugo Chavez praktikis, atencis interesojn de grandaj financaj grupoj, entreprenistoj kaj bienuloj, tio provokis fortan malkontentecon de iuj. Ili aplikis diversajn komplotojn por detrui la registaron, kaj sinsekve okazigis ŝtatrenverson kaj aliajn eventojn, kun la celo faligi la registaron de la prezidento Hugo Chavez. De tio oni povas rimarki, ke en la venonteco li alfrontos iliajn defiojn.

Due, kiel oni tenu kontinuan kreskon de la ekonomio kaj eliminu malriĉecon. Nun en tiu ĉi lando, la nombro de malriĉuloj okupas pli ol duonon de la loĝantaro, riĉaĵoj de tiu ĉi lando plejparte estas okupataj de opoziciuloj. Pro tio, la ŝlosila paŝo, kiun Hugo Chavez faros, devas regi petrolan produktadon, la ekonomian vivlinion de Venezuelo por posedi fortan ekonomian garantion.

Trie, kiel oni traktu la rilatojn kun Usono, de la lastaj jaroj Usono ĉiam rigardas Hugo Chavez kiel malamikon, kaj per diversaj rimedoj kreas malstabiligajn faktorojn en Venezuelo. Sed Hugo Chavez ankoraŭ staras kontraŭ Usono kaj ĉiam kritikas la hegemonian politikon de Usono. Rezulte de tio la rilatoj inter la du landoj streĉiĝis. Se tiu ĉi situacio kontinuos, tio ne favoros stabilecon de la politika situacio en Venezuelo. Tial Hugo Chavez nepre devas serĉi la vojon, kiu povas kaj protekti suverenecon de la propra lando kaj malstreĉi la rilatojn inter la du landoj.