• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-05 18:47:46    
Agrikultura kunlaboro inter du bordoj alfrontas novan ŝancon

cri
En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, komenciĝis agrikultura kunlaboro inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo, komence estis interfluo inter disaj homoj, sed nun ĉiujara komerca sumo de agrikulturaj produktoj inter la du bordoj jam superis 900 milionojn da usonaj dolaroj. Antaŭ nelonge en la urbo Bo'ao, okazis forumo de agrikutura kunlaboro inter la du bordoj, ĉi tiu estas la plej granda agrikultura interflua aktivado ĝis nun. Dum la forumo, la ĉeftera flanko publikigis multajn politikojn kaj rimedojn por fortigi agrikuturan kunlaboron inter la du bordoj, tio liveris novan disvolvan ŝancon al profunda disvolvo de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj.

En la lastaj jaroj, la ĉeftera flanko aktive akcelis agrikulturan kunlaboron inter la du bordoj kaj donis al taiwan-aj agrikulturaj entreprenoj multajn favorajn politikojn. Tial, pli kaj pli da taiwan-aj agrikulturaj entreprenoj disvolviĝas en la ĉeftero kaj nun la entreprenoj jam rilatas al plantado, bredado, manĝaĵoj kaj trinkaĵa prilaboro kaj investa zono troviĝas en diversaj lokoj de la ĉeftero.

Parolante pri perspektivo de estonta agrikultura kunlaboro inter la du bordoj, prezidanto de Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin esprimis, ke la ĉeftero pluapaŝe plivastigos vastecon kaj profundecon de la kunlaboro:

"Ni plue plivasatigos kunlaboran vastecon, en flankoj de agrikuturo, arbarkulturo, brutbredado, fiŝkaptado, produktado, provizado kaj vendado ĉiudimensie disvolvos kunlaboron de granda agrikulturo. Ni klopodos por altiri kamparanojn de diversaj fakoj por vaste profiti ilin. Ni elstarigos gravajn kampojn kaj gravajn zonojn, plivastigos produktan skalon en flankoj de bredado, plantado kaj prilaboro de agrikulturaj produktoj, disvolvos subtenilajn fakojn kaj gvidajn entreprenojn, utiligos alt-novajn teknikojn kaj altigos scienc-enhavon, aldonan valoron kaj konkuran forton de industrioj."

En la forumo de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj, la ĉeftera flanko publikigis multajn novajn rimedojn por akceli la agrikulturan kunlaboron inte la du bordoj, inkluzive de konstruado de eksperimenta zono de agrikultura kunlaboro, ĝardeno de taiwan-aj kamparanoj, akcelado de oportunigo de komerco de agrikulturaj produktoj kaj fortigo de scienc-teknika interfluo inter la du bordoj.

Pri la novaj rimedoj, sinjoro Chen Wuxiong, taiwan-a specialisto, kiu longtempe atentas la agrikulturan kunlaboron inter la du bordoj, esprimis, ke ili kreos pli bonan medion por agrikultura kunlaboro inter la du bordoj:

"Por taiwan-aj amikoj, kiuj faras investon en la ĉeftero, la rimedoj liveros pli multajn oportunojn kaj pli multajn garantiojn. En la estonteco en ĉi tiu utila kondiĉo, laŭ mi sinsekve aperos novaj kunlaboraj programoj."