• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-06 08:40:58    
Malferma tago kun vigla Ebrio

cri

John Wells, iama prezidanto de UEA, estis la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kies 25-a eldono okazis sabaton, la 25-an de novembro. La ĵusa profesia emeritiĝo de prof. Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen". La Malferma Tago ricevis gaston ankaŭ el Japanio, la lando de la venontjara UK. Usui Hiroyuki ne nur parolis pri la kongresa temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", sed ankaŭ deklamis poemojn de William Auld. Li preskaŭ finis japanigon de 40 poemoj de Auld, eldonotaj unuvolume la plej proksiman printempon. Lia jam nerealigebla revo estis konatiĝi kun la poeto persone.

La Malferma Tago de UEA en novembro 2006 eble restos speciala en la memoro de la gastoj, ĉar ili unuafoje povis konatiĝi kun la nova domo. Biblioteko Hector Hodler en junio translokiĝis el la supra etaĝo al la fino de la teretaĝa alo.

Tie, kie antaŭe estis Salono Zamenhof, la konferencejo, nun troviĝas biblioteka ĉambro kun rulbretaroj, donantaj al la kolekto jam multe pli profesiecan aspekton. Kaj en la eksaj ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio, kiujn antaŭe okupis la ĉefa parto de la biblioteko, nun etendiĝas la granda nova konferencejo.

Ĉi-foje John Wells el Britio estis la ĉefgasto de la tago. La iama prezidanto de UEA prezentis sian vivon el la nuna vidpunkto de freŝa pensiiĝo: kio farita, kio eble ankoraŭ farota. Li rakontis, ke kvankam filo de anglikana pastro, li tamen frekventis katolikan bazan lernejon, ĉar lia patro volis ke la knabo konatiĝu kun alireligianoj.

Poste, en la aĝo de nur naŭ jaroj, li estis sendita al internulejo. Tio havis avantaĝojn kaj malavantaĝojn, ekzemple ke li poste neniam plu timis pri malliberejoj, li diris kun milda sarkasmo.

Kiam li estis studento, profesoro dungis lin kiel asistanton, kaj tio estis la komenco de lia scienca kariero, rakontis John Wells. Nuntempe tio ne plu eblus, li rezonis, ĉar li tiam eĉ ankoraŭ ne estis doktoriĝinto. Rakontoj pri la dirmanieroj de Jamajko kaj la asertitaj dirmanieroj de bovinoj pliampleksigis la ĉarman vivraporton de John Wells, kiu senmanuskripte kaj tamen retorike perfekte insistis pri sia bonŝanco en la vivo.

Ziko van Dijk (antaŭe Sikosek) estis invitita prezenti sian freŝan disertaĵon pri la politika historio de UEA. La interesiĝo pri la germanlingva libro montriĝis ne nur en la libroservo, sed ankaŭ en la prelegejo. Van Dijk iom rakontis pri la estiĝo kaj enhavo de Die neutrale Sprache kaj respondis al demandoj, ekzemple pri tio, ĉu historiisto fakte povas esti neŭtrala.

Li respondis ke unuflanke historiisto devas interpreti kaj montri direkton, aliflanke devas lasi liberecon al la leganto por propra interpretado. Kiel ajn necesas ne nur ion opinii, sed precipe prezenti la argumentojn el kiuj sekvas interpretoj, li klarigis.

Krom prelegoj, en la programo estis ankaŭ prezentado de novaj Esperanto-filmoj kaj diskuto kun prezidanto Renato Corsetti kaj kelkaj aliaj estraranoj de UEA, kiuj kunsidis en Roterdamo en la sama semajnfino.

Aldone: La supre menciita informo estas el "Libera Folio".