• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-06 14:57:30    
Leterkesto - 06-12

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas tempo de resumo pri nia korespondado en novembro kadre de la programero "Leterkesto".

Antaŭ ĉio, necesas vin informi, ke komenciĝis la nova Konkurso de Turismo – "Sichuan – Hejmloko de granda pando".

La provinco Sichuan estas unu el la sudokcidentaj provincoj de Ĉinio kaj hejmloko de pandoj. En la provinco estas famaj pitoreskejoj Jiuzhaigou kaj Huanglong, la budaisma sanktejo - Emei-monto, la granda budha statuo de la monto Leshan kaj la ruino Sangxingdui, kiuj ĉiu-jare allogas sennombron da turistoj en- kaj eksterlandaj.

Koncerne al la Konkurso ni elsendas sume 5 artikolojn kaj en ĉiu artikolo ni elmetas du demandojn respektive. La ripeto de la kvin artikoloj okazos en la 18-a, 19-a , 20-a, 25-a kaj la 26-a de decembro kaj la lasta ripeto okazos la 19-an, 20-an, 21-an, la 26-an kaj la 27-an de februaro, 2007. Ni bonvenigas vian aŭskulton ĝustatempe. Sukceson al vi!

La limdato de la Konkurso estas la 15-a de venonta aprilo laŭ la ĉeloka poŝtstampo.

Same kiel antaŭe ni establis premiojn specialan, unuan, duan kaj trian. La gajnintoj de la speciala premio ĝuos senpagan vojaĝon al la provinco Sichuan. Ni atendas vian aktivan partoprenon. Ni esperas, ke iu el vi havos la feliĉon fari dektagan vojaĝon al la hejmloko de pandoj en venonta julio.

La premiaĵon de la gajnintoj el la ĵus finita Konkurso "Mi kaj Ĉina Radio" Internacia ni forsendis en la mezo de novembro kaj ni supozas, ke ĝi respektive atingis la premiitojn, ĉar s-ro Albert Reiner el Aŭstrio informis, ke li ricevis ĝin kun surprizo kaj esprimis al ni dankon. Nun ni turnu nin al la resumo en novembro.

En novemembro venis al ni sume 422 korespondaĵoj el 39 landoj kaj regionoj. Ĉi-monate la totala nombro de korespondaĵoj estas pli granda ol en la sama monato de la pasinta jaro, sed iomete reduktiĝis la rekte senditaj leteroj kaj grandiĝis la nombro de retmesaĝoj. Ni ĝojas, ke kvankam multaj niaj aŭskultantoj estas emeritoj, tamen pli kaj pli multaj el ili kutimas kontaktiĝi kun ni per moderna komunika rimedo.

Karaj amikoj, la 3-a de decembro estis la 65-jariĝo de Ĉina Radio Internacia. Okaze de tiu jubileo, frue en novembro, Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Zelimir Pehar, prezidanto de MondEtur el Aŭstrio, Ileana Schrøder de Dana Esperanto-Asocio, Mico Vrhovac, prezidanto de Esperanto societo " La Mondo", Bosnio Hercegovino, Borisŝa Miliĉeviĉ, direktoro de Esperanto-Instituto de Serba E-Ligo, Keyhan Sayadpour, ĉefdelegito de UEA en Irano, Jawaid Eahsan, ĝenerala sekretario de Pakistana Esperanto-Asocio, Abel WEINER el Argentino, Leopold Patek el Aŭstrio, Luiz Marcio Assunção kaj Otto Vaske el Brazilo, gefratoj Ivan Budinov kaj Rumjana el Bulgario, Rassoul Paydari Benam el Irano kaj multaj aliaj sendis al ni gratul-mesaĝon kaj bondezirojn. Nun daŭre venas gratuloj kaj bondeziroj. La gratul-mesaĝojn ni laŭtlegis pasintsemajne. Ni elkore dankas ĉiujn gratulintojn.

Laŭ informo de Tran Quan Ngoc el Vjetnamio, ĉi-jare estas la 50-a jariĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio. Celebrante la gravan datrevenon, oni resumas spertojn en la Esperanto-Movado kaj aperigis artikolon "Ho Chi Minh kaj Esperanto" karmemore al la granda patrioto kaj revoluciisto Ho Chi Minh, kiu siatempe donis gradan subtenon al Esperanto-Movado. Gratulante la 50-jaran jubileon al la vjetnamaj esperantistoj, ni esperas, ke ankoraŭ pli grandan prosperiĝon la Vjetnama Esperanto-Movado havos en la sekvaj kvindekjaroj. Nun ni legu la artikolon "Ho Chi Minh kaj Esperanto":

Ho Chi Minh estis granda patrioto kaj revoluciulo de Vjetnamio. Li vivis, laboris kaj dediĉis sin al revoluciaj aktivadoj en Anglio, Ĉinio, Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj aliaj landoj.

Stariginte intimajn rilatojn kun lokanoj ĉie, kie li estis, Ho Chi Minh ĉiam senĉece studis lokajn kutimojn, atente serĉesploris revoluciajn spertojn kaj diligente lernis nacilingvojn.

En 1935, en la Kvina Kongreso de Kominterno, kiu okazis en Rusio, respondinte la demandon de la organiza komitato "Kiujn lingvojn vi scias?" Li skribis en la deklarilon: 'la francan, la anglan, ĉinan, la germanan, italan, rusan kaj vjetnaman'.

Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

Post la Aŭgusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj ĉinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por elsendi siajn novaĵojn tra la mondo. Prezidanto Ho Chi Minh sugestis al tiama direktoro de "Voĉo de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ĉiutaga radio-elsendo en Esperanto daŭris de septembro 1945 ĝis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.

En 1954, post la subskribo de la Ĝeneva Konvencio por paco en Hindoĉinio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Chi Minh. En tiu renkontiĝo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Chi Minh montriĝis ĝoja kaj de tiu ĉi momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto.

En 1956 eminenta vjetnama esperantisto, ambasadoro Nguyen Van Kinh (kiu poste fariĝis Honora Prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio) demandis la opinion de la Prezidanto Ho Chi Minh pri la intenco fondi Esperanto-Asocion en nia lando, li tuj respondis "Necesas ekfari tiun laboron. Mi subtenos vin !"

Nguyen Van Kinh krome rakontis, ke Ho Chi Minh fojfoje donis sian opinion, ke "Esperanto estas belsona lingvo"

Konvinkite pri la literatura kapablo de Esperanto, en 1960 Ho Chi Minh konsentis, ke la eminenta esperantisto kaj poeto Dao Anh Kha – nuna akademiano de Esperanto – traduku lian poemkolekton "Tagkajero en Prizono" Fakte tiu ĉi bela kaj fidela traduko estis ŝatata de la esperantista publiko en diversaj landoj.

En 1968, unu jaro antaŭ sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Chi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj"

Tiuj ĉi faktoj ja igas fieraj ĉiujn adeptojn de Zamenhof en nia lando. Nia granda gvidanto, nia karega onklo, kiun UNESKO honoris kiel "heroon de naciliberigo kaj homon de kulturo" (okaze de la centjara datreveno de lia naskiĝtago en 1990) estis ne nur varma subtenanto, helpanto de la Esperanto-Movado, sed ankaŭ esperantisto foje uzinta la internacian lingvon dum sia revolucia agado.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni voĉlegis la artikolon "Ho Chi Minh kaj Esperanto".

Antaŭ nelonge, nederlanda aŭskultanto Luit Staghouwer sendis al ni mesaĝon kaj informis, ke dum la pasintaj semajnoj li okupiĝis pri la "kampanjo por Joseph". Joseph estas unu el liaj korespondgeamikoj. Li estas kongolano, kiu devis fuĝi el sia patrolando en Sud-Afrikon. La vivo de rifuĝinto ne estas plezuro kaj li klopodas kolekti monon por ke Joseph povu studi "Turismon" en Pollando (Bydgoszcz) kaj por ke lia estonteco estu pli agrabla. La tuta elspezo bezonos 1500 ĝis 1700 eŭrojn.

Intertempe Luit Staghouwer ricevis plurajn pozitivajn reagojn kun la promesita sumo je preskaŭ 1000 eŭroj. Nun li daŭre klopodas por daŭrigi la kampanjon por ke Joseph havu ŝancon al pli bona vivo. Laŭdinda estas la bonkoreco kaj helpemo de Luit Staghouwer. Ni deziras sukceson al li en la kampanjo.

Fine kun malĝojo ni informas vin, ke forpasis nia fidela aŭskultanto kaj bona amiko Maurice SUJET en Francio, la 1-an de decembro. De la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento s-ro Maurice SUJET ĉiam persiste aŭskultis niajn elsendojn kaj aktive propagandis por nia Radio. Li partoprenis preskaŭ en ĉiuj konkursoj kaj foje gajnis la specialan premion. Ni ege bedaŭras, ke ni perdis fidelan aŭskultanton kaj bonan amikon, kaj esprimas profundan kondolencon. S-ro Maurice Sujet restos ĉiam en nia karmemoro.

Karaj aŭskultantoj, citindaj estas multaj, pro manko de tempo hodiaŭ ĝis ĉi-tie. Dankon pro via aŭskulto!