• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-06 16:25:22    
Ekskurso al Yueyang-turo

cri
Ĉe la lago Dongting, la dua plej granda dolĉakva lago de Ĉinio, sidas bela urbo Yueyang konata en la ĉina historio. En la urbo troviĝas du famaj vidindaĵoj, t.e. Yueyang-turo kaj insulo Junshan. Hodiaŭ ni kune ekskursu tien por rigardi ilin.

Yueyang-turo estis konstruita en la jaro 215, kaj estas unu el la famaj antikvaj konstruaĵoj de Ĉinio. En la komenco ĝi servis kiel revua turo de mara armeo. Ĝia arkitektura stilo estas tre karakteriza. La ĉefa parto estas tri-etaĝa kaj la totala alteco estas 21 metroj. La turo havas suprenlevitan tagmentrandon, aspektas orbrila kaj impona. Ĝi estas ligna strukturo kaj subtenata de 4 grandaj kolonoj el ege fortika ligno Nanmu. Aparte menciindas, ke en la tuta strukturo ekzistas neniu najlo, kaj ĉiuj partoj estas firme interligataj pere de tenonoj.

Historie, multaj literatoroj kaj poetoj siatempe skribis verkojn rilate al Yueyang-turo, kaj la plej fama eble estas la prozo "Noto pri Yueyang-turo", verkita de fama literaturisto Fan Zhongyan de la dinastio Norda Song antaŭ mil jaroj. La noto kun pli ol 300 ĉinaj ideogramoj estas brila je teksto kaj penso, kaj animo-vibriga al legantoj. Multaj frazoj de la noto fariĝis epigramoj de posteuloj dum la vivo. Ekzemple, la frazo "Estu suferanta antaŭ ĉiuj homoj kaj ĝuu frukton post ĉiuj homoj" flugas sur lipoj de ĉinoj de generacio al generacio. En Yueyang-turo troviĝas du lignaj ekranoj, sur kiuj ambaŭ gravuriĝis "Noto pri Yueyang-turo".

La du ekranoj pendas respektive en la unua etaĝo kaj la dua de la turo. La gravurita noto sur la ekrano en la dua etaĝo estis skribita de Zhang Zhao, kaligrafia instruisto de imperiestro Gaozong de la dinastio Qing ( en la 18-a jarcento ), sed tiu sur la ekrano en la unua etaĝo estis falsaĵo de iu imitanto. Kial aperis du ekranoj kun vera kaj falsa kaligrafaĵoj? Fraŭlino Yu Hanlin, klarigistino de Yueyang-turo rakontis jenan historieton pri tio:

"En la periodo Daoguang de la dinastio Qing en la 19-a jarcento estis gubernatoro, kiu ŝatis kolekti kaligrafaĵojn. Foje li venis al Yueyang-turo kaj estis ravita de bela kaligrafaĵo de Zhang Zhao. Li subaĉetis iun lertan gravuriston kopii la kaligrafaĵon, poste li intencis ŝanĝi la veran per la falsa, kaj forkuri hejmen laŭ akva vojo. Kiam lia ŝipo veturis sur la lago Dongting, torentaj ondoj renversis la ŝipon. Je la kriza momento li pensis, ke se li falos en akvon portante la lignan ekranon, do li akiros duopan efikon savi sin mem kaj rezervi la ekranon. Tamen li ne sciis, ke la ekrano estis farita el palisandro, kies ligna denseco multe pli grandas ol la akva, sekve, portante la ekranon el tia ligno li pli rapide falis sur la riveran fundon. En iu sekeca sezono, la vera ligna ekrano estis elakvigita de fiŝistoj."

Karaj amikoj, suprenirinte laŭ ligna ŝtuparo, ni atingis la trian etaĝon de la turo. Tra lignaj gravuritaj fenestroj videblas naturaj pejzaĝoj de la lago Dongting. Nuntempe ĉiutage tie svarmas turistoj, kiuj deziras ĝui belajn lagajn vidindaĵojn sur Yueyang-turo. Turisto s-ro Liu Jun diris:

"Mi alvenis ĉi tien jam multajn fojojn, kaj ĉiufoje havas la freŝan senton kaj impreson. La ligna ekrano kun "Noto pri Yueyang-turo" estas vere admirinda. Tiu ĉi kaligrafaĵo indas je ripetita aprecado, kaj ĝia penetrema esenco estas animo-skua. Ankaŭ la naturaj pejzaĝoj de la vasta lago estas tre ĉarmaj."