• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-06 21:08:09    
Malfortika kreiva kapablo jam fariĝis botelkolo de evoluado de ĉina fabrikado

cri
Malfortika kreiva kapablo jam fariĝis botelkolo de evoluado de ĉina fabrikado

La 6-an de decembro, ĉina vicministro pri komerco Wei Jianguo esprimis, ke kvankam la skalo de ĉina fabrikado jam okupas la 3-an lokon de la mondo, tamen antaŭ akra internacia konkurenco, malfortika kreiva kapablo jam tago post tago fariĝis botelkolo de evoluado de la ĉina fabrikado.

En pekina "Azia Forumo pri Fabrikado", Wei Jianguo montris, ke esplora kaj ekspluata investo de ĉinaj entreprenoj pri fabrikado estas malmulta kaj kreiva kapablo estas malfortika.

Jara pasaĝertransporta kvanto de lasaa flughaveno Gongga unuafoje superis milionon da homfojoj

Ĝis la 6-a de decembro, pasaĝertransporta kvanto de la lasaa flughaveno Gongga en la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono en la kuranta jaro unuafoje superis milionon da homfojoj. Koncernaj personoj montris, ke turismo fariĝis la ĉefa kialo akceli kreskadon de pasaĝertransporta kvanto de la flughaveno Gongga.

En Tibeto, ekzistas 3 civilaj flughavenoj, inkluzive de la flughaveno Gongga, nun en Tibeto oni jam malfermis 15 enlandajn flugliniojn kaj unu internacian fluglinion.

Kurzo de renminbi kreis novan rekordon

La 4-an de decembro, rompinte la decidigan punkton de unu usona dolaro kontraŭ 7, 83 juanoj de renminbi, la kurzo de renminbi kreis novan rekordon per 7, 8226.

Tio estas la tria fojo por renminbi krei novan rekordon en decembro, kaj signifas, ke revaluta mezuro de la kurzo de renminbi resume superis 3,67% post la 21-a de julio pasintjare, kiam Ĉinio faris reformadon de kurzo.

Financa oficisto de Hongkongo esprimis, ke Hongkango klopodos akceli financan komunikon inter ĉina ĉeflando kaj internacia socio

En la 5-a de decembro, financa oficisto de hongkang-a registaro He Zhuming diris, ke Hongkongo sufiĉe ludos rolon kiel internacia financa centro, kaj kiel eble plej klopode akcelos financan komunikon inter ĉina ĉeflando kaj internacia socio.

He Zhuming publikigis tion en la forumo de Ĉefaj Financaj Oficistoj, 2006 en urbo Hangzhou, orienta Ĉinio, organizita de Komerca Disvolva Buroo de Hongkongo.

Ĉina importa kaj eksporta sumo de elektronika informa produktaĵo de antaŭaj 10 monatoj atingis 520 miliardojn da usonaj dolaroj

La statistiko farita de Ĉina Informa Industra Ministerio montris, ke la ĉina eksporta sumo de elektronika informa produktaĵo de antaŭaj 10 monatoj atingis 520 miliardojn da usonaj dolaroj. Inter ili 288,6 miliardoj da usonaj dolaroj estas eksporta sumo. La kontribua kvanto por tutlanda eksterkomerca multiĝo atingis 47,5%.

Imposta enspezo de ĉina dogano en la antaŭaj 11 monatoj superis 56 miliardojn da juanoj de renminbi

La 5-an de decembro, ĉina dogano publikigis informon pri tio, ke en la antaŭaj 11 monatoj de la kuranta jaro, imposta enspezo de la ĉina dogano superis 560 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 17,7% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.