• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-06 21:10:22    
Ĉina ĉeftero aktive akcelas agrikulturan kunlaboron inter du bordoj

cri
Laŭ konigo, instalo de eksperimenta zono de agrikutura kunlaboro inter la du bordoj kaj ĝardeno de taiwan-aj kamparanoj estas la efika vojo, ke oni serĉas longtempan kaj efikan sistemon de la agrikutura kunlaboro inter la du bordoj. Post 1997, la ĉeftera flanko sinsekve instalis eksperimentajn zonojn de agrikultura kunlaboro inter la du bordoj en ĉinaj provincoj Fujian, Hainan kaj Shandong. Ĝis la fino de la lasta jaro, la nombro de agrikulturaj entreprenoj, investitaj de taiwan-aj komercistoj, en eksperimentaj zonoj jam superis 800.

En la forumo, sinjoro Chen Yunlin, estro de oficejo pri taiwan-a laboro sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis, ke krom pliigo de novaj eksperimentaj zonoj kaj ĝardenoj de taiwan-aj kamparanoj, la ĉeftero ankaŭ fortigos koncernan ĝardenan konstruadon kaj klopodos por liveri bonan produktan kaj administran medion al taiwan-aj kamparanoj kaj agrikulturaj entreprenoj.

"La ĉeftera flanko simpligos koncernajn ekzamenajn kaj sankciajn procedojn de agrikulturaj entreprenoj kun taiwan-a kapitalo kaj donos pozitivan financan subtenon al konstruado de bazaj instalaĵoj en ĝardenoj de taiwan-aj kamparanoj."

Akcelado de oportunigo de komerco de agrikulturaj produktoj inter la du bordoj estas la konstanta politika porpledo de la ĉeftera flanko. Por solvi neaĉetadon de taiwan-aj agrikulturaj produktoj, de la lasta jaro la ĉeftero jam pliigis la nombron de fruktaj specoj importitaj el Taiwan kaj realigis nulan doganon al 15 specoj. Cetere, taiwan-aj legomoj kaj akvoproduktaĵoj laŭgrade malfermas la ĉefteran merkaton. En la forumo, la ĉeftera flanko publikigis multajn rimedojn por simpligi procedojn pri enkonduko de specoj de taiwan-aj agrikulturaj produktoj kaj pluapaŝe perfektigi verdan vojon de ŝosea trafiko de taiwan-aj freŝaj agrikulturaj produktoj.

Por multaj taiwan-aj komercistoj, fruktoj de la forumo alportos al ili pli da ŝancoj. Sinjoro Chen Fushi estas plenuma ĝenerala direktoro de la taiwan-a grupo Dacheng en la nordorienta Azio. Li sciigis al raportisto, ke lia grupo administras ĉefe dombestajn produktojn. Li esprimis, ke la fortigo de interfluo en agrikulturaj teknikoj inter la du bordoj, elmetita de la forumo, trovos novan disvolvan direkton por sia entrepreno.

"En la bredado kaj paŝtado, Taiwan jam akumulis kelkdekajn spertojn, inkluzive en bredado, administrado kaj prevento de epidemio, se oni enkondukos ĉi tiujn spertojn al la ĉeftero, kamparanoj povos redukti bredan koston."

Laŭ konigo, nun la ĉeftera flanko aktive alprenas rimedojn kaj realigas fruktojn de la forumo.