• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-07 16:32:32    
Ĉina provinco Guizhou disvolvas "Agadon pri amo al knabinoj" por bridi senekvilibriĝon de seksa rilatumo

cri
De la lastaj jaroj senekvilibriĝo de seksa rilatumo de ĉinaj novnaskitoj pli kaj pli fariĝis serioza socia problemo. Laŭ statistiko, rilatumo inter viraj kaj inaj ĉinaj novnaskitoj en la pasinta jaro estas 118:100. Por bridi tiun tendencon, Ĉinio penas disvolvi sisteman socian projekton kun titolo "Agado pri amo al knabinoj", kaj prenos ekonomian, leĝan, kulturan kaj aliajn rimedojn por levi socian pozicion de virinoj kaj pliigi naskan rilatumon de bebinoj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi pri disvolvo de la "Agado pri amo al knabinoj".

Ĉi tiu estas speciala klasĉambro de la vilaĝo Gaozhai, gubernio Kaiyang de la ĉina provinco Guizhou. Ĝia specialeco estas tio, ke ĉiuj lernantoj de la klasĉambro estas knabinoj. Tiuj knabinoj ĉesigis lernadon pro malriĉeco de sia familio, kaj poste revenis al lernejo per helpo de la registaro.

Lan Xiaoyan, 14-jara, estas unu el la knabinoj. Ŝia familio vivtenas sin per agrikulturo. Ŝia patro estas kripligita kaj ne povas fari pezan laboron. Tial ekonomia stato de ŝia familio daŭre malbonas. Antaŭ 4 jaroj, lerninte nur 4 jarojn en elementa lernejo, ŝi devis ĉesigi sian lernadon. Ŝia patro Lan Peng rememoris tiaman scenon, kaj diris:

"Ŝi ĉesigis lernadon tiam, ĉar ni ne povis pagi la kotizon. Kaj nia familio ne havas ekonomian fonton. Kiel ŝia patro, ankaŭ mi estas honta pro tio, ke ŝi ĉesigis lernadon."

En la provinco Guizhou, estas multaj knabinoj kun sama situacio kiel Lan Xiaoyan. Nombro de tiaj knabinoj multe plialtas ol nombro de knaboj, kiuj ĉesigis lernadon. Tio montras la aktualan socian staton de neegalrajteco inter viroj kaj virinoj en tiu loko. Ĝuste la penso "alta atento al viroj, kaj malalta atento al virinoj" kaŭzis neekvilibriĝon inter viroj kaj inoj en loĝantaro de tiu loko.

Tial, la "agado pri amo al knabinoj" de la provinco Guizhou prenas pliigon de egalrajteco inter viroj kaj virinoj kiel bridon kontraŭ la seksa neekvilibriĝo en loka loĝantaro. En la jaro 2003, la provinco Guizhou laŭpaŝe disvolvis aktivadon por helpi al la knabinoj, kiuj ĉesigis lernadon, reveni al lernejo. Monhelpate de la registaro, la elementa lernejo de la vilaĝo Gaozhai, kie Lan Xiaoyan lernas, aldonis unu klason por akcepti la knabinojn, kiuj ĉesigis lernadon. Finfine Lan Xiaoyan revenis al lernejo, kiun ŝi tre amas. Ŝi diris:

"Kiam instruisto kaj lernejestro venis al mi por ke mi iru al lernejo, mi estis surprizita. Mi estis tre ĝoja, ĉar mi revenis al lernejo, denove povas esti edukata, kaj sperti la vivadon en lernejo."

Ekde la jaro 2003, la registaro de la provinco Guizhou jam investis pli ol 2,4 milionojn da juanoj de renminbi por helpi al la knabinoj, kiuj ĉesigis lernadon, reveni al lernejo. Krome, koncernaj departementoj ankaŭ plifortigas helpadon al enposteniĝo de virinoj, kaj klopodas por pliigi egalrajtecon inter viroj kaj virinoj.

La provinco Guizhou situas en sudokcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas provinco kun agrikulturaj loĝantoj kiel plimultaj kaj kun malprogresa ekonomio. La malavantaĝo en korpoforto de virinoj en agrikultura produktado estas ĉefa kialo de tio, ke multaj lokaj kamparanoj ne volas naski knabinojn. Pro tio, la provinco Guizhou komencis fari monan subvencion al la familioj, kiuj naskas knabinojn, por instigi per mona maniero la kamparanojn naski knabinojn. Laŭ tutlanda aranĝo, la registaro ĉiujare subvencias 600 juanojn de renminbi al ĉiu kamparano, kiu havas nur unu idon aŭ du filinojn, post ilia 60-jariĝo. La registaro ankaŭ donas unufoje 4 000 juanojn al la familioj, kies unua ido estas filino kaj volonte ne naskos la duan idon. Laŭ statistiko, de la jaro 2004 ĝis nun, la provinco Guizhou jam investis la subvencian monon de pli ol 40 milionoj da juanoj de renminbi.

Samtempe, la provinco Guizhou rigore praktikas la leĝon pri malpermeso al distingo de sekso de feto, por eviti sekso-elektadon de ido. En Ĉinio ĉar la artefarita aborto estas laŭleĝa, iuj geedzoj, kiuj volas naski knabon, utiligas ultrasonon kaj aliajn teknikajn rimedojn por distingi sekson de feto. Por solvi tiun problemon, en la jaro 2003, la ĉina registaro oficiale ellaboris leĝon por malpermesi la sekso-distingon sen medicina neceseco, kaj ellaboris serion da severaj inspektaj kaj punaj rimedoj. Prezidanto de la Asocio pri Nasklimigo de la provinco Guizhou Zhou Chengzhou konigis:

"En la jaro 2005, la registaro de la provinco ellaboris 'Regulon pri malpermeso al seks-distingo sen medicina neceseco, kaj al ĉesigo de gravedo por elekti sekson'. En la jaro 2006, ni ellaboris 'Premian rimedon al denuncio de kontraŭleĝa sekso-distingo sen medicina neceseco kaj de ĉesigo de gravedo por elekti sekson'. Tiuj reguloj ludas grandan rolon en antaŭenpuŝado de tiu laboro."

Laŭ koncerna difino, se oni trovas kuraciston, kiu kontraŭleĝe faris sekso-distingon al feto, kuracista atestilo de la kuracisto estos nuligita, kaj li estos punata. Ankaŭ hospitalo, kie laboras tiu kuracisto, estos punata.