• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-07 18:34:47    
Ĉinio malfermos al ekster-kapitalaj entreprenoj pogrande funkciigan rajton de nafto kaj preta oleo

cri
Ĉina tekstila industrio persistas en vojo de novtipa industriigo

Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan esprimis, ke la ĉina tekstila industrio devas persisti en la vojo de novtipa industriigo, emfazi ŝparadon de la energio kaj protektadon de la medio, plifirmigi kaj altigi la industrian konkurencan povon.

Li diris, ke en la venontaj 5 jaroj, la ĉina tekstila industrio devas efektive ŝanĝi la kreskigan manieron, akceli la industrian eskaladiĝon kaj strukturan reguligon, kaj krei sendependajn markojn.

Ĉinio malfermos al ekster-kapitalaj entreprenoj pogrande funkciigan rajton de nafto kaj preta oleo

Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Komerco informis, ke laŭ sia promeso ĉe la aliĝo al Monda Komerca Organizo, la 11-an de decembro, 2006, Ĉinio malfermos la pogrande funkciigan rajton de nafto kaj preta oleo al ekster-kapitalaj entreprenoj, sekve la ĉina petrola merkato laŭpaŝe formos tian situacion, en kiu ŝtataj grandaj petrolaj kompanioj kaj translandaj petrolaj kompanioj kune partoprenos en konkurenco.

Por tio, la 6-an de decembro, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis du gvidajn dokumentojn pri la merkata administrado de nafto kaj preta oleo, kaj en la venonta jaro tiuj dokumentoj estos oficiale praktikataj. Laŭ la dokumentoj, Ĉinio permesos al eksterkapitalaj kaj privataj entreprenoj kun necesaj kondiĉoj fari la pograndan funkciigadon de nafto kaj preta oleo.

Trafika transportado fariĝis industrio, kiu konsumas plej multe da energio de Ĉinio

Laŭ rapida disvolviĝado de skalo de ĉina transporta servo, la trafika transportado jam fariĝis la industrio, kiu konsumas plej multe da energio de Ĉinio.

Tio estas informo el la tutlanda sinteza kunsido pri disvolvo de trafiko.

Specialistoj opinias, ke kvankam la utiligita rilatumo de energio en la ĉina trafika transportado senĉese altiĝas, tamen ĝenerale la rilatumo ankoraŭ malaltas ol tiu de Usono kaj Japanio.

Sumo de ĉinaj eksporto kaj importo preskaŭ atingis 1 600 miliardojn da usonaj dolaroj en la unuaj 11 monatoj

Laŭ fundamenta statistiko publikigita de ĝenerala oficejo de ĉina doganejo la 6-an de decembro, en la unuaj 11 monatoj la totala sumo de eksporto kaj importo de ĉina ekstera komerco atingis 1 593 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 24% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Laŭ prognozo de la oficejo, la totala sumo de eksporto kaj importo de ĉina ekstera komerco en la tuta jaro atingos 1 758 miliardojn da usonaj dolaroj.