• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-08 17:37:30    
Iom pri ole-pentristo Wan Jiyuan

cri

En 1989, Wan Jiyuan venis al Pekino kaj eklaboris en Ĉina Centro de Ekstera Arta Ekspozicio. Okupa administra afero devigis lin forlasi sian idendecon de speciala pentristo, tamen li ankoraŭ ne volas lasi pentradon. Li alkutimiĝis kunporti pentran keston kiam li unuafoje veturis al la nordorienta Ĉinio por labori. Kiam ĉia afero estis en ordo, li perdis animon, li pensis, ke necesas plenumi pentraĵon antaŭ foriro. En matena krepusko de la dua tago, tago ankoraŭ ne lumiĝis, li kunportanta keston venis al rivero-bordo. Kiam sunleviĝis el rivero-surfaco, Wan Jiyuan sin preparis por pentrado, surprizite, li trovis, ke farbo glaciiĝis pro temperaturo de 20 gradoj subnule celsiuse. En tia stato, Wan Jiyuan prenis skrapilon. Ĝis nun li estas emociita rememorante tiaman staton. Li diris:

"Mi havas nenian rimedon krom puŝi per skrapilo, estas interese, ke la figuro havas fortan skulptecon. Tial mi puŝis sur la plato kaj formis betularon. Ĝuste pro tiu pentraĵo, poste miaj pentraĵoj pri vidindaĵoj estas plenumitaj per skrapilo kaj pro tiu pentraĵo, mi manprenas rimedon por skizo sub la libera ĉielo."

En pli ol dek jaroj, li kiel delegito de la ĉina arto, faris viziton al dekoj da landoj kaj regionoj kaj li ankaŭ per peniko, notas sian paŝon. Kiam oni dolĉe dormas, li marŝas kun peza pentra kesto; kiam oni vekiĝas, li jam revenas post pentrado. Por Wan Jiyuan, ŝanco por skizado estas tre valora. Li diris, ke li ofte faras pentradon kiel frenezulo, forgesante sin mem, estas penige, tamen feliĉige.

En 2001, en Ĉina Piktura Muzeo, okazis ekspozicio de pentraĵoj de Wan Jiyuan kun titolo "Arta Vojaĝo---Ekspozicio de Olepentraĵoj de Wan Jiyuan Kreitaj tra la Tuta Mondo". Pli ol 60 pentraĵoj estas elektitaj inter liaj centoj da pentraĵoj kaj per tio videblas lia persista arta strebo. En 2006, en la sama muzeo, ekspozicio titolita "Flugo de Packolombo sur Jerusalemo---Olepentraĵa Tagnoto de Wang Jiyuan" refoje kortuŝas homojn. Wan Jiyuan, kiel la unua ĉina olepentristo, kiu venas al Israelo por fari skizadon, per formo de olepentraĵoj kaj koncerna skribita tagnoto, notas sian animprocezon en vizito al la mezorienta regiono. Cetere liaj pentraĵoj dekfoje partoprenis en diversaj artaj ekspozicioj ĉinaj kaj alilandaj kaj multaj pentraĵoj estas konservataj en belartaj institucioj ĉinaj kaj alilandaj.

Wan Jiyuan, kiel respondeculo de ŝtata institucio pri ekstera kultura interfluo, estas ege okupita. Wan Jiyuan diris al raportisto, ke li ne havas liberan tempon same kiel specialaj pentristoj, tamen li neniam ĉesigas sian kreadon. Li diris:

"Nunaj pentraĵoj estas plenumitaj en mia libera tempo. Kiam oni ripozas, mi faras pentradon. Post fino de unutaga laboro, estas tempo por mia pentrado. Mi pensis, ke pentrado estas belega ĝuo, per tio mi sentas ĝojon kaj mia spirito estas lavita."