• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-08 18:27:22    
Buŝharmonika familio en Lanzhou

cri
Buŝharmoniko naskita en Germanio estas malgranda kaj facile kunportebla. Kompare kun aliaj instrumentoj, ĝi ankaŭ estas facile ludebla. En la urbo Lanzhou nordokcidente de Ĉinio, estas iu familio ŝatanta ludi buŝharmonikon. 72-jara maljunulo Fu Haojiu kaj liaj filoj kaj nepoj prenas ludadon de buŝharmoniko kiel plej grandan intereson en sia vivo. En hodiaŭa programero, mi kune konu tiun buŝharmonikan familion.

Ĵus vi aŭdis faman muzikaĵon komponitan de Mozart kaj luditan de 5 familianoj de sinjoro Fu Haojiu. En 2004, la ludado de tiu buŝharmonika familio en 5-a Buŝharmonika Festivalo de Azi-Pacifiko okazinta en Hongkongo kaŭzis grandan intereson de spektantoj.

"Mi havas specialan emocion pri buŝharmoniko. En la infaneco mi komencis lerni ludadon de buŝharmoniko. De tiam mi ne forlasas forlasas ĝin. Mi ĉiam ŝatas muzikon."

Pro oportuna prezo, simpla ludado kaj facila kunportebleco, buŝharmoniko fariĝis ordinara instrumento en Ĉinio. Sekve de altiĝo de enspeza nivelo de ĉinoj, piano, saksofono kaj aliaj instrumentoj estas pli kaj pli ŝatataj de la popolanoj. La buŝharmoniko ne estas tiel populara. Sed Fu Haojiu ankoraŭ nur ŝatas ludi buŝharmonikon. Li volas, ke pli multaj homoj konu buŝharmonikon, lernu ludadon de ĝi kaj amu ĝin.

En 1985, Fu Haojiu fondis Lanzhou-an Buŝharmonikan Asocion kaj servis kiel estro de la asocio. Li okazigis konkurson de buŝharmonika ludlerteco kaj gvidis la membrojn fari prezentadon. Sub lia penado Lanzhou-a Buŝkomunika Asocio fariĝis influa organizo en Ĉinio. En pasintaj 20 jaroj, Fu Haojiu gajnis multe da premioj de Ĉina Kultura Ministerio kaj Ĉina Muzikista Asocio. Li kaj liaj lernantoj kaj familianoj multfoje gajnis premiojn en diversaj buŝharmonikaj konkursoj.

Eble pro influo de Fu Haojiu, ankaŭ la filino, filo kaj nepoj tre amas buŝharmonikan arton. Lia familio fariĝis vera buŝharmonika familio. En 1985, li prezentis kune kun siaj gefiloj kaj kreis novan ludmanieron de 3-homa ensemblo. Li ofte prezentis ankaŭ kun siaj nepoj. Tia nova prezentado estas ŝatata de spektantoj. La prezentado famigis la buŝharmonikan familion kaj samtempe la familianoj gajnis grandan ĝojon dum la prezentado.

Laŭ opinio de la gefiloj de Fu Haojiu, la hobio de ilia patro influis kelkajn generaciojn. Tio ankaŭ portas viglecon kaj ĝojecon al la familio. La filino Fu Hongyan diris,

"Mia patro igis ĉiujn familianojn havi komunan hobion. Reveninte hejmen ni ofte kunportas buŝharmonikon, kaj mia patro ofte instruis al ni kiel arte ludi buŝharmonikon."

Instigite de sinjoro Fu Haojiu, liaj nepoj ekzercas sin ludi buŝharmonikon ĉiutage kaj progresas rapide. Ili ofte gajnis premiojn en kelkaj konkursoj. La nepo de sinjoro Fu, 12-jara knabo Fu Hongliang fieras pro naskiĝo en tia buŝharmonika familio. Same kiel sia avo, ankaŭ li amis buŝharmonikon.

"Estas interese ludi buŝharmonikon. Kvamkam mi estas iomete nervaza sur la scenejo, tamen la prezentado estas ŝatata kaj bonvenigata de spektantoj."

Sinjoro Fu Haojiu tre kontentas pro progresado de ludlerteco de siaj familianoj. Li diris, ke li esperas, ke multiĝu tiaj buŝharmonikaj familioj en Ĉinio. Laŭ mode dirite, ludi buŝharmonikon povas harmoniigi la familion.

"Buŝharmoniko havigis al mi alian interfluan manieron, ekzemple, prezentadoj multigis ĝojon en nia vivo. La granda diferenco inter nia familio kaj la aliaj estas tio, ke per interfluo de buŝharmonika ludado ni havas ĝojon, unuiĝon kaj sanon."

Karaj aŭskultantoj, ĵus mi konigis al vi rakonton pri buŝharmonika familio. Do finiĝis nia hodiaŭa programereto, koran dankon pro via aŭskulto!