• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-11 16:24:34    
Kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj feliĉigas urbajn kaj kamparajn loĝantojn

cri

En la lastaj jaroj, distanco de disvolviĝo inter ĉinaj urbo kaj kamparo ofte estas temo, pri kiu oni diskutas. La distanco manifestiĝas ne nur en nivelo de ekonomia evoluo kaj materia konsumo, sed ankaŭ en kultura konsumo. Antaŭ kelkaj jaroj, la ĉina registaro provis per moderna scienctekniko, mallongigi distancon de kultura konsumo inter urbo kaj kamparo. Kiel statas la provo?

La urbeto Sancha estas fora urbeto en la gubernio Zunyi de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Antaŭ du jaroj, ĉina Kultura Ministerio kaj Financa Ministerio kunlabore kun aliaj ministerioj kaj departementoj fondis "bazan servan stacion de tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj" kaj meblis komputilon, projekciilon kaj aron da diĝitaj materialoj. De tiam la serva stacio estas loko, kie tieaj loĝantoj preferas kolektiĝi. Respondeculo de la serva stacio sinjoro Luo Gang konigis al raportisto:

"La stacio estas centra stacio, radianta el la tuta urbeto. Se vilaĝa grupo bezonas nian helpon, ni liveras servon. Per nia komputilo, ni liveras enhavon bezonatan de ili, inkluzive de konkreta konigo de agrikultura scienctekniko, plantado, kulturado kaj aliaj, tio plaĉas al tieaj popolamasoj."

En la tuta Ĉinio, troviĝas preskaŭ 6 000 tiaj servaj stacioj. Tio estas parto de "kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj" de la ĉina registaro.

En aprilo de 2002, la ĉina registaro komencis praktikon de la tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj. Per moderna informadika tekniko, la inĝenieriaĵo celas fari diĝitan ordigon de kulturaj informoj kaj per rimedoj de reto kaj satelito, grandmezure feliĉigi la socian publikon, precipe la popolamasojn en malprogresinta loko.

Laŭ iu statistiko, en Ĉinio inter 460 miloj da homoj troviĝas unu biblioteko. En ĉiu jaro, nombro de homoj, kiuj rekte aprecas prezentadon en teatro, okupas nur 3% en tiu de tutlanda loĝantaro kaj nombro de homoj, kiuj faras viziton al muzeo, okupas nur 6% en tiu de tutlanda loĝantaro.Vicestro de gvida grupo de la inĝenieriaĵo kaj vicministro de ĉina Kultura Ministerio sinjoro Zhou Heping diris, ke post praktiko de la tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj, la stato ŝanĝiĝos. Li diris:

"La nuna stato pri relative malprogresinta kultura konstruado kaj regiona disvolviĝa malekvilibro serioze malhelpas disvastigon de kulturaj informoj. Malfacilaĵo de librolegado kaj filmo-aprecado de popolanoj, precipe de tiuj en foraj kaj malriĉaj lokoj ankoraŭ ne pliboniĝas. Praktiko de kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj havas ege gravan signifon por plifortigi bazan kulturan konstruadon en nia lando kaj antaŭenpuŝi novigon, prosperigon kaj disvolvon de kulturo en la nova periodo."