• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-11 16:26:04    
Iraka prezidento forte oponas raporton de usona studgrupo  (foto)

cri

La 10-an de decembro, iraka prezidento Jalal Talabani okazigis gazetaran konferencon en Bagdado kaj forte kritikis la raporton de usona studgrupo pri iraka problemo. Li opinias, ke la raporto ne estas egala kaj justa. Iuj klaŭzoj damaĝos suverenecon kaj konstitucion de Irako. La publiko opinias, ke verŝajne estas iomete strange, ke iraka prezidento forte kontraŭis la raporton, fakte oni trovis kialon.

Talabani kritikis unu aferon, ke reĝustigo de usona politiko al Irako damaĝas la federacian sistemon de Irako. Tio estas ĉefa kialo, ke li opinias, ke la raporto damaĝas la suverenecon kaj konstitucion de Irako. Talabani estas kurdo. La kurdoj loĝantaj en norda parto de Irako estis premita dum regado de Saddam. Post iraka milito la iraka politika procezo konstitucie starigis la federacian sistemon kaj la aŭtonoman pozicion de kurdoj. Kaj la norda parto de Irako havas riĉan petrolon. La aŭtonoma sistemo havigis al kurdoj grandan sumon da enspezo el petrola eksportado kaj la granda ekonomia forto prezentis firman bazon por politika aŭtonomio. La raporto de usona parlamento emfazis solidigi centran registaron de Irako kaj proponis, ke oni plikoncentre regu petrolon de Irako. Tio efektive tuŝis la interesojn de kurdoj.

Due, la raporto proponis permesi, ke oficistoj de la registaro de Saddam revenu al siaj oficoj. Ankaŭ tio estas insiste kontraŭita de kurdoj. Ili longtempe estis premataj de Saddam kaj tre malamas lin. Antaŭ tio la nova konstitucio de Irako regulas, ke oni malpermesu al membroj de Araba Baath-Socialista Partio partopreni en politika aktivado. Tio plene spegulas la volon de kurdoj kaj ŝijaismaj islamanoj. Poste pro forta kontraŭo de sunaismaj islamanoj, oni ŝanĝis la konstitucion malpermesi al membroj de la grupo de Saddam partopreni en politikaj aktivadoj. Kurdoj pledas por ĝisfunde forigi reĝimon de Saddam por protekti siajn potencon kaj interesojn en nova reĝimo. La ĉi-foja raporto de usona studgrupo pri iraka problemo efektive tuŝis la sentivan nervon de kurdoj kaj fariĝis fasko atakita de Talabani.

Antaŭ 2 tagoj prezidento de iu aŭtonoma regiono forte kritikis la raporton kaj opinias, ke solidigo de iraka centra registaro evidente malobservas la federacian sistemon kaj konstitucion. Tamen tio estas radiko por konstrui novan Irakon. Analizisto montris, ke kvankam la raporto de usona studgrupo pri iraka problemo prezentis multe da novaj pensadoj por ke la registaro de Bush foriru el marĉo de Irako, tamen la apero de la raporto tuj kaŭzis nekontenton de kurdoj. Tio igis la raporton vizaĝi al serioza provo. Oni ankoraŭ ne solvis la problemon, ke senĉesas la perfortaj eventoj en Irako. Kaj serioziĝas la konfliktoj inter ĉiuj sektoj tagon post tago. Ĉu Usono povos sukcese foriri el la marĉo de Irako? Tio estas fokuso de la publika atento.