• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-11 21:14:30    
Kulturaj informoj

cri
Pekina novjara koncerto

Laŭ informo, la 31-an de decembro okazos la Pekina Novjara Koncerto 2007. Pekina Simfonia Orkestro kune kun la brita Filharmonia Orkestro alportos al la spektantoj novjarajn bondezirojn.

La Pekina Novjara Koncerto okazis jam en sinsekvaj dek jaroj kaj jam estas simbola kultura soleno de Pekino. La direktisto de la koncerto estos brita fama direktisto Andrew Davis, kiu unuafoje venos al Ĉinio. La brita Filharmonia Orkestro, kune kun ĉina piana reĝo Li Yundi prezentos famajn melodiojn de hungara komponisto Franz Liszt. Meksikia sopranulino Eugenia Garza kaj aliaj faros prezentadon. Ĉina fama direktisto Tan Lihua direktos la Pekinan Simfonian Orkestron en ludado de nove komponita "Pekina Festa Preludo".

Senbara vojo al la monda kultura heredaĵo Yin-Ruino

Por faciligi vizitadon de vojaĝantoj al la monda kultura heredaĵo Yin-Ruino, oni lastatempe pavimis senbaran vojon al la ruino.

Yin-Ruino estas ruino de la ĉefurbo de la dinastio Shang en la malfrua periodo antaŭ 3 000 jaroj, atestita de historiaj notoj kaj arkelogia elfosado. En la lasta junio ĝi sukcesis peti sin kiel mondan kulturan heredaĵon. Poste ĝin vizitis 2 milionoj kaj 400 miloj da vojaĝantoj.

11-a Kantona Internacia Arta Festivalo

La 11-a Kantona Internacia Arta Festivalo okazos de la 7-a ĝis la 11-a de decembro en Kantono.

Montriĝos en la festivalo olepentraĵo, akvarelo, skulptaĵo, gravuraĵo kaj similaj verkitaj de pli ol cent famaj artistoj de Francio, Germanio, Rusio, Aŭstralio, Usono, Korea Respubliko, Singapuro kaj ankaŭ el ĉinaj Taiwan kaj Hongkong.

Laŭ informo, en la festivalo estos aparte aranĝitaj "Komuna ekspozicio de francaj artistoj", "Ekspozicio de olepentraĵoj de rusaj majstraj artistoj", "Komuna ekspozicio de germanaj artistoj" kaj "Komuna ekspozicio de oceaniaj artistoj".

Ĉinaj dek eminentaj teatraĵoj 2005 – 2006

En la 28-a de novembro estis anoncataj "dek eminentaj teatraĵoj" de la ĉina ŝtata programo pri scenejaj eminentaj artaĵoj. Enlistiĝis la loka opero Meihu "Malfrua rozo" verkita kaj prezentita de Shanxi-a (陕西) Teatra Instituto, dancdramo "Sovaĝa jujubo" verkita kaj prezentita de Shanxi-a (山西) Arta Instituto kaj aliaj.

La ŝtata programo pri eminentaj scenejaj artaĵoj praktikata de la Ministerio pri Kulturo kaj Ministerio pri Financo de Ĉinio celas antaŭenpuŝi artajn kreadon kaj akumuladon. En la lastaj kvar jaroj post ekpraktikiĝo de la programo prezentiĝis eminentaj scenejaj artaĵoj aprecindaj kun altaj arteco kaj ideologio.