• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-13 08:52:00    
Vojaĝo al Junshan-insulo

cri
Starante sur Yueyang-turo, oni povas vidi belan insuleton nomatan Junshan, kiu estas alia fiero de la urbo Yueyang. La insuleto areas je malpli ol unu kvadrata kilometro, tamen ĝi posedas tri raraĵojn, nome "larmanta bambuo, dancanta teo kaj unika or-testudo".

"Larmanta bambuo" aludas al ia makulbambuo kreskanta sur la insuleto. Tia bambuo aspektas malsame ol ordinaraj bambuoj, kiuj estas tute verdaj en ĉiuj partoj, kaj ĝia trunko estas plena de naturaj brunaj makuloj, kiuj, laŭdire, estas postsignoj de larmoj. Loka loĝanto fraŭlino Zou Liang konigis, ke la makuloj estis larmoj de du edzinoj de la ĉina antikva reĝo Shun. Ŝi diris:

"Antaŭ pli ol 4 mil jaroj, du filinoj de la reĝo Yao edziniĝis al la reĝo Shun. Foje la reĝo Shun faris inspektadon en la suda landparto, sed bedaŭrinde li mortis pro malsano. Pro sopiro al sia edzo, liaj du edzinoj spuris la reĝon ĝis Junshan-insulo. Informiĝinte pri morto de la edzo, ili ekploregis, sin apogante sur bambuoj, kaj tri tagojn poste ili sin ĵetis en riveron por sekvi la forpasintan edzon. Iliaj larmoj falis sur bambuojn kaj formis sur ili neforviŝeblajn makulojn."

La du edzinoj de la reĝo Shun estis enterigitaj sur Junshan-insulo. Ĝis nun ilia tombo restas ĉi tie kaj ankaŭ templo memora al la du belaj virinoj lojalaj al sia amo. Pro tiu kortuŝa legendo kaj makulbambuoj, la Junshan-insulo estas nomata Insulo de Amo.

Krom "larmanta bambuo", troviĝas ankaŭ "dancanta teo" sur la Junshan-insulo. De la antikveco la insulo plenas de te-arboj, kaj produktas tre valoran teon nomatan "Arĝenta Pinglo de Junshan". La ĝerma pinto de tia teo estas jade blanka, kaj la ĝerma ekstero ore flava. Kiam la teo estas infuzita en taso, ĉiu peco rekte staras sur la tasa fundo kvazaŭ dancante, pro tio oni nomas tian teon "dancanta teo".

"Arĝenta Pinglo de Junshan" estas unu el la dek famaj teo-specoj, ankaŭ unu el la plej multekostaj teo-specoj en Ĉinio. En la antikveco ĝi estis tributo omaĝita al la imperiestro. Eĉ la imperiestro povis nur ricevi maksimule 9 kilogramojn da tia teo pro ĝia malalta produktkvanto.

La tria raraĵo de Junshan-insulo estas unika "or-testudo". Sur la insuleto troviĝas testudo, kiu havas ore flavan ŝel-randon, pro tio ĝi nomiĝas or-testudo. Legendo diras, ke tia testudo alportas feliĉon al homoj. Laŭ diro de insulanoj, palpinte ĝian ŝelon, oni povas vivi pli longe, kaj palpinte ĝian kapon, oni neniam havas ĉagrenon. Pro tio turistoj ĉiuj emas palpi la amindan or-testudon.