• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-13 14:53:35    
Ĉinaj administracioj kune agas por protekti intelektajn proprietojn

cri
Ĉinaj administracioj kune agas por protekti intelektajn proprietojn

Antaŭ nelonge, Kultura Ministerio, Gazetara kaj Eldona Administracio kaj aliaj 10 ĉinaj ministerioj kaj administracioj refoje kune lanĉis agadon kontraŭ piratado de intelektaj proprietoj.

Pri tio raportisto informiĝis de la gazetara konferenco, okazinta la 12-an de tiu ĉi monato. Ĉi-foja agado celas pliintensigi kutimajn superrigardon kaj administradon kaj altigi konscion de la publiko, uzi produktaĵojn de originalaj versioj, sed bojkoti la piratadajn.

Siemens refoje aldonis al Ĉinio investon je 10 miliardoj da juanoj

La 12-an de decembro en Pekino, la mondfama korporacio Siemens proklamis, ke ĝi refoje aldonos al la ĉina merkato investon je 10 miliardoj da juanoj, kaj klopodos por duobligi la vendan sumon antaŭ 2010.

Jam en la fino de septembro, la korporacio Siemens antaŭdate efektivigis la promeson, faritan de si maje de 2004 pri aldono de investo je 10 miliardoj da juanoj.

Nefinanca aktivo de ĉinkapitalaj entreprenoj en aliaj landoj valoras pli ol 200 miliardojn da usonaj dolaroj

La 12-an de decembro en Pekino, ĉina komerca vicministro Wei Jianguo diris, ke de multaj jaroj, ĉinaj entreprenoj kontinue plifortiĝas en investado kaj funkciado alilande; laŭ unuapaŝa statistiko, la nombro de ĉinkapitalaj entreprenoj en aliaj landoj superis 10 milojn, la nefinanca aktivo de tiuj ĉi entreprenoj volaras pli ol 200 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la ĉiujara venda enspezo atingis 150 miliardojn da usonaj dolaroj.

Li diris, ke ĉinaj entreprenoj faras investadon en pli ol 160 landoj kaj regionoj; en 2005 ĉinkapitalaj entreprenoj kreis impostan enspezon je la sumo de pli ol 3,5 miliardoj da usonaj dolaroj por la landoj, en kiuj ili troviĝas, kaj rekte aldonis 270 mil laborpostenojn.

Ĉinio serioze plenumas promeson pri aliĝo al MKO kaj akiris pozitivan takson

La 11-a de decembro estas la 5-a datreveno de aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo. Proparolanto de la organizo Anoush Der Boghossian esprimis lastatempe, ke Ĉinio akiris longdaŭran progreson en plenumo de sia promeso. Ĉina konstanta ambasadoro en la Monda Komerca Organizo Sun Zhenyu montris, ke Ĉinio serioze plenumas sian promeson pri aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj akiris ĝeneralan aprobon de membroj de la organizo.

Anoush Der Boghossian diris, ke post kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo, ĝi ne nur konformigis siajn leĝojn kaj regulojn al reguloj de la Monda Komerca Organizo, sed ankaŭ pluapaŝe malfermas ekonomion, komercon kaj merkaton. Ŝi montris samtempe, ke ankoraŭ ekzistas neekvilibraj fenomenoj en investo kaj ekonomio de Ĉinio, tamen ŝi kredas, ke aliĝo al la Monda Komerca Organizo helpos Ĉinion venki defiojn.

Ambasadoro Sun Zhenyu montris, ke Ĉinio alte atentas aktualajn problemojn kaj klopodos por solvi ilin.