• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-13 15:00:16    
Ĉinio rapidas kunligi sin kun Mondo

cri
La 11-an de decembro antaŭ 5 jaroj, Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo, kaj tiel eniris en periodon de ekonomia altrapida kreskado. En la lastaj jaroj, ĉinaj ekonomio kaj socio ĉiuflanke disvolviĝis kaj nun Ĉinio jam estas la 4-a granda ekonomia korpo kaj la 3-a eksporta lando de la mondo. Samtempe kun la altrapida evoluado, per senprecedenca sinteno Ĉinio komencis kunliki sin kun la mondo kaj faris grandan kontribuon al la prosperiĝo de la tutmonda ekonomio.

Laŭ plej freŝa statistiko, publikigita de Monda Banko, en la lastaj 5 jaroj post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la meznombra kontribua proporcio de la kreskado de la ĉina ekonomio al la kreskado de la monda ekonomio atingis 13%, kaj Ĉinio jam estas unu el ĉefaj motoroj de la kreskado de la tutmonda ekonomio.

Ĉefa delegito de agentejo de Monda Banko en Ĉinio sinjoro David Dollar esprimis al raportisto:

"En la lastaj 5 jaroj post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la kontribua proporcio de Ĉinio al la kreskado de monda komerco estas 20%, Ĉinio estas la granda eksporta lando kaj kreskado en la importa flanko estas tre rapida, la importado de Ĉinio pliiĝas per la rapideco je 25%, Ĉinio jam fariĝis la granda merkato de Azio, eĉ de la mondo."

Post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio observas regulojn de la organizo, plenumas sian promeson kaj faris ĉiuflankan reguligon de komercaj sistemo kaj politiko. La malferma nivelo de la ĉina komerca merkato de varoj rimarkinde altiĝis kaj laŭ promeso ĉe la aliĝo la meznombra imposta nivelo malpliiĝis ĝis 9,9% en 2005, en 2001 la nivelo estis 15,3%. Laŭ promeso, serva komerco laŭgrade estas malfermita kaj leĝplenumado de protektado de intelekta proprieto grande fortiĝis. Samtempe, Ĉinio grandmezure reviziis multajn leĝojn, ellaboris, amendis aŭ nuligis pli ol 200 leĝojn, administrajn regulojn kaj fakajn regulojn.

Ĝenerala direktoro de Motorola (Ĉinio) sinjoro Gao Ruibin opiniis, ke post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio grande altigis travidecon de leĝoj, reguloj kaj politikoj kaj liveris sisteman garantion al eksterteritoriaj investantoj.

"Ofica ŝanĝo de ĉinaj diversnivelaj registaroj, altiĝo de serva koncepto kaj travidigo de leĝoj kaj politikoj grande pliigis altiran forton de la ĉina investa softmedio."

En la lastaj 5 jaroj post la aliĝo, la koncepto kaj kapablo, ke ĉinaj oficistoj kaj entreprenoj laŭgrade lernis kaj uzis regulojn de internacia komerco por protekti sin mem, senĉese altiĝis. La koncepto de merkata ekonomio, iniciatata de la Monda Komerca Organizo, jam laŭgrade estas konata en Ĉinio kaj iuj internaciaj bazaj reguloj estas vaste akceptitaj.