• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-14 07:33:44    
Prozisto el Sporta Trejnisto

CRI

Li You naskiĝis en Pekino, 1938. En 1955 li jam partoprenis en laboro. Li laboris en sportoadministra komisiono de Pekino. Poste li fariĝis trejnisto kaj instruisto. En la jaro 1972, oni nomumis lin kiel estron de verkada grupo de Kultura Palaco en la kvartalo Fengtai de Pekino. Kaj li komencis verkadon. Post 1978 aperis pluraj kolektoj, ekzemple "Kiom da Infanoj Ŝi Havas?" kaj "Die Kapablaj Manoj kaj Okuloj". Lia prozaĵo "Kanto pri Mezaĝeco" en antologio:

Nuntempe ŝanĝiĝas sen ies rimarko la nocio pri aĝodivido. Nu, mezaĝan scienculon oni nomas juna sciencisto; mezaĝa kantistino fariĝas juna kantistino kaj… oni, ju pli vivas, des pli junas. Juneco ja estas admirinda, sed admirato povas senti ian perdiĝon, kvazaŭ almenaŭ jardeko en ies tuta vivo povas esti preterlasita kaj ne enkalkulita kaj oni rejuniĝus je 10 jaroj.

Tamen la tempo siaritme fluas, sen ia ajn ŝanĝiĝo. Kaj ĉiam samas la biokronometra funkciado. Oni jam devas alfronti severecon de la jaroj post senbrua forpaso de la sonĝoplena kaj fabeleca infaneco, senzorga kaj gaja knabaĝo kaj ora kaj sangvina juneco. Kiom ŝanĝiĝu normo de tempokalkulo, rutine venas plia aĝo, en kiu oni havas supre almenaŭ la gepatrojn kaj sube gefilojn, kun pezaj ŝarĝoj el laboro kaj vivtenado sur la ŝultroj, tial la propra energio konsumiĝas maksimume, tamen hejtaĵa dono tre malmultas. Simile al tio, ke plene kargita ŝipo moviĝas sur longega navigvojo aŭ peze ŝarĝita poefago sin trenas en la vastega Gobio, obstine transportante idealon, esperon aŭ mision de la vivo kaj konfidon de la socio, ĝis la transa bordo aŭ limo. Ho, mezaĝeco, profunda kaj modesta stadio en kiu oni ofereme subtenas maljunajn kaj helpas junajn; la mezaĝeco, etapo plena de malfaciloj kaj danĝeroj! – Ŝi troviĝas ĝuste en la mezaĝeco.

Kiu ŝi?

Ŝi ne estas scienculino. Ŝia klereco atingis nur mezlernejan gradon. Nek muzikistino. 8 horojn de ĉiu tago pikaj bruoj sieĝas ŝiajn orelojn. Nek verkistino. Ŝiaj kreaĵoj neniam portas ŝian nomon. Ŝia nomo – Suo Guiqing. Ŝi estas laboristino en Qinghe-lanteksa Fabriko de Pekino.

Ŝia laborejo rememorigas hurlantan maron. Kiel gigantaj pinoj en ventego, la framoj de teksaj maŝinoj skuiĝas kaj ellasas surdigajn sonojn, tiel ke oni sentas sin sur insuleto en oceano.

Ŝi estas registino. Ŝi regas 4 kolosajn maŝinojn.

Staturo meza, figuro svelta, vizaĝo iom malgrasa, hararo mallonga kiel de sportistino. Atinginte la mezaĝecon, ŝi jam tre lertas kaj ekspertas en ekzamenado de kvalito. Apenaŭ farinte tuŝon per fingropinto, ŝi jam divenas, kiu fadeno rompiĝis. Kaj ŝi, kiel magiisto, kunigas ilin en sekundo. Kaj malgaŭ la bruado ŝi povas kapti nenormalan sonon de iu el la 4 regatoj kaj rezolute fari konkludon, ĉu necesas ĉesigo kaj riparado.

Ŝi varbiĝis al la fabriko en 1962. Tiam ŝi aĝis nur 19 jarojn. Juneco floras, jaroj bolas. Sen trudo de mastrumado, sen ŝarĝo en la koro. Nur tro da energio, kaj tro da sonĝoj kaj hobioj. Ŝi decidis neniom kateni flugilojn de la juneco. Flugu do, libere! Ŝi elektis sportadon por ellasi la superfluan energion. Atletiko, naĝado, sketado kaj…. Kaj ŝi volis tuŝi ĉion rondan – de korbopilko, flugpilko, tabloteniso…

Ŝi atingis la mezaĝecon. Ŝia edzo laboras en oficejo de la fabriko, kiel sekurigisto. Ambaŭ feliĉe vivas, zorgante la gepatrojn kaj vartante infanojn.