• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-14 10:34:33    
Raporto pri 5 datreveno de ĉina aliĝo al Mond Komerca Organizo

cri
Ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esprimis, ke en la lastaj 5 jaroj post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, grande progresis en konstruado de ĉina merkata sistemo kaj plurigo de ekonomia strukturo, sed tio estas pli profunda ol la sistemo, ke altiĝis sinteza kvalito de homoj.

"Ni povas rememori, kiel grande progresis leĝsistema koncepto, enoficiĝa koncepto, koncepto de protektado de intelekta proprieto kaj koncepto de protektado de laŭleĝaj rajtoj de ĉinoj. En la lastaj jaroj, kiel grande progresis koncepto de kreo, koncepto de disvolvo kaj koncepto de plano per tutmonda rigardo de ĉinaj entreprenistoj."

Post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, ĉina nacia ekonomio daŭre tenis rapide kreskan tendencon. Laŭ donitaĵoj de ĉina Ŝtata Statistika Buroo, en 2001 ĉina enlanda suma produktovaloro estis preskaŭ 959 milionoj da juanoj, kaj en la 3 trimestroj de la kuranta jaro la ĉina enlanda suma produtovaloro superis 1,414 miliardojn da juanoj, kaj jara meznombra kresko superis 9%.

Ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Pascal Lamy opiniis, ke en la lastaj 5 jaroj Ĉinio starigis bonan ekzemplon al aliaj novaj membroj de la organizo.

"La ĉina montriĝo post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo devas akiri tre bonajn poentojn. Ĉinio jam faris bone, povas akiri 90 aŭ 100 poentojn. Tio estas tre bona sukceso, nur malmultaj membroj de la organizo povas akiri tiel altan poentaron."

La 11-an de decembro de la kuranta jaro, oficiale finiĝis la 5-jara transira periodo de Ĉinio. Ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esprimis intervjuate, ke la fino de la transira periodo ne signifas la finon de la ĉina malfermo, en la estonteco Ĉinio plue plenumos reformadon kaj malfermon, aktive partoprenos en ellaboro de reguloj, pluapaŝe fortigos kaj plibonigos plurkomercan sistemon, serioze traktos komercan konflikton kaj ĉiam preparos protekti propran laŭleĝan ekonomian rajton per sistemo de solvo de komerca konflikto.

Parolante pri nova stato antaŭ Ĉinio post la fino de la transira periodo, estro de la departemento de monda komerco sub la ĉina Ministerio pri Komerco sinjoro Zhang Xiangchen esprimis, ke la fino de la transira periodo estas defio, ankaŭ ŝanco por Ĉinio.

"Post la fino de la transira periodo, en pli malferma stato en la internacia merkato Ĉinio disvolvos konkurencon kun fremdlandaj produktoj kaj servadoj. Por ni, tio estas ŝanco, ankaŭ defio. Ĉar la ekstermalferma situacio estos pli komplika kaj pli severa, ni renkontos iujn novajn statojn kaj novajn problemojn, kiujn ni ne konis antaŭe."

Sinjoro Li Xiangyang, vicestro de instituto de mondaj ekonomio kaj politikoj sub ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, esprimis, ke kiel la komerca granda lando, en la estonteco Ĉinio devas fari pli grandan kontribuon al la sana evoluado de la monda ekonomio kaj porti devon adaptan al sia ekonomia kaj komerca forton.