• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-14 15:46:22    
Ĉina kultura vicministro Zhou Heping parolas pri "kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj"

cri

Karaj retlegantoj, "kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj" organizata kaj praktikata de ĉina Kultura Ministerio senpage donacas al urbaj kaj urbetaj loĝantoj enhavoriĉajn kulturajn informojn kaj kulturajn konsumaĵojn, nun nombro de favorataj homoj superas 100 milionojn. Nun ni konigas intervjuon al ĉina kultura vicministro Zhou Heping.

Zhou Heping 57-jara servis kiel instruisto en mezlernejo kaj vicguberniestro antaŭ servo kiel ĉina kultura vicministro. Antaŭ kvin jaroj, li transposteniĝis de konstanta vicestro de ŝtata biblioteko al ĉina kultura vicministro. Dank' al longtempa laborsperto en baza tavolo, li profunde scias signifon de informo kaj scio por ŝanĝi malekvilibran staton de ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li diris:

"Post reformado kaj malfermo, ekonomio kaj socio de nia lando rapide disvolviĝas, tamen ankoraŭ ekzistas malekvilibro inter urbo kaj vilaĝo kaj inter orienta landparto kaj okcidenta landparto, same kiel stato de kulturo. En kampara malriĉa regiono, konstruado de kampara publik-kultura serva sistemo estas relative malprogresinta kaj kapablo de kultura entrepreno pri livero de publika servo estas relative malforta. Kiel oni solvu la problemon? Ni pensas pri la rimedo, sekve de populariĝo de komputila tekniko, oni povas fari ordigon de elstaraj kulturaj riĉfontoj kaj per komputila reto kaj diversaj modernaj amaskomunikiloj, liveri servon al baza nivelo. Per la rimedo, ni altigas servan kapablon de kulturaj entreprenoj, kontentigas strebon de popolamasoj al riĉeco, saneco kaj civilizacio kaj efektive faras klopodon por konstrui harmonian socion."

Dum sia servo en ŝtata biblioteko, Zhou Heping aktive porpledas konstruadon de diĝita biblioteko kaj esperas kunĝuige, servi al la socio per diĝitigo de riĉfonto de tutlandaj publikaj bibliotekoj. Sub lia klopodo, la ĉina registaro finfine decidis asigni pli ol miliardon da juanoj por konstrui ĉinan diĝitan bibliotekon. Post servo kiel ĉina kultura vicministro, Zhou Heping atentas multe pli da kulturaj aferoj, ekzemple, li esperas per relative malalta produktokosto, fari kiel eble plej multan ordigon de kulturaj informoj en tutlanda kultura kampo kaj disvastigi ilin al la tuta lando, precipe al kamparo. "Kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj", kiu funkciis en 2002, liveras al li bonŝancon. Zhou Heping diris:

"Praktiko de la inĝenieriaĵo utilas mallongigi distancon inter urbo kaj kamparo. Ĉar kvankam nun komputila reto estas populara, tamen ĝia reto ĝenerale disvastiĝas en urbo kaj estas malmulta en kamparo. Per la inĝenieriaĵo, ni celas doni elstaran kulturan riĉfonton al kamparanoj kaj igi, ke ili per komputiloj konu tiun kulturan informon. Fakte tio estas popularigo de komputilo, pli multaj homoj kontaktas komputilon kaj kamparo povas eniri en informadikan epokon."