• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-15 14:26:29    
OPEL refoje decidis redukti petrolprodukton

cri

La 14-an de decembro en Abuĝo, la ĉefurbo de Niĝerio, okazis ministronivela kunveno de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj. La kunveno decidis, ke oni reduktu petrolprodukton je 500 mil bareloj ekde la 1-a de la venonta februaro.

Oni opiniis, ke OPEL refoje faris la decidon pri reduktado de la petrolprodukto ĉefe pro jenaj konsideroj: Unue, en oktobro de la kuranta jaro tiu ĉi organizo decidis redukti la produkton por stabiligi la prezon, tamen tio ne ricevis atenditan efikon. De aŭgusto en la internacia merkato la nafta prezo kontinue falas. Por tiu ĉi organizo, okupanta ĉikraŭ 40% de la monda petrolprodukto, reduktado de la produkto por stabila prezo estas ĉiama metodo. La 20-an de oktobro la organizo deklaris redukti la produkton je 1,2 miliono da bareloj ekde la 1-a de novembro por ĉesigi grandmezuran falon de la nafta prezo. Pro tio, ke tiu ĉi organizo iam ne plenumis sian promeson, oni ĉiam dubas pri reduktado de la produkto. Post novembro la petrol-eksporta kvanto de tiu ĉi organizo ne reduktiĝis, sed pliiĝis, tio vere mistifikis merkatajn analizistojn. Kaj pro varma vetero en tiu ĉi vintro, la 17-an de novembro en la nov-jorka merkato la nafta prezo atingis la plej malaltan nivelon de la pasintaj 17 monatoj kaj finiĝis je 55,81 usonaj dolaroj po barelo. La unuafoja reduktado de la produkto ne ricevis atenditan efikon, tial membroj de tiu ĉi organizo apelaciis refojan reduktadon. La 14-an de tiu ĉi monato, Irano, Venezuelo kaj aliaj membroj de tiu ĉi organizo esprimis bonvenigon, tuj post kiam la organizo refoje decidis redukti la produkton. Irana ministro pri petrolo kaj venezuela ministro pri energio anoncis, ke refoja reduktado de la produkto helpas teni la naftan prezon je pli ol 60 usonaj dolaroj po barelo. Due, la organizo faris tiun ĉi decidon ankaŭ pro sufiĉeco de la petrola provizado kaj pliiĝo de la rezervo. Ekonomia kreskado de Usono kaj la mondo jam malrapidiĝis, tial samtempe malstreĉiĝis la postulado pri petrolo. Krome la falo de kurzo de usona dolaro kaj ankaŭ pliiĝo de petrolprodukto en landoj ekster la organizo instigis la organizon redukti la produkton.

Kial la organizo reduktos la produkton ekde la 1-a de la venonta februaro? Edmund Daukoru, deĵoranta prezidanto de la organizo kaj niĝeria ministro pri petrolo kaj ŝtataj aferoj, klarigis, ke oni konsideris la pintan periodon de energikonsumado nuntempe en norda hemisfero. Sed analizistoj opiniis, ke la organizo celas gajni pli da tempo por observi la konjunkturon en la internacia merkato. Oni eĉ dubis pri efektivigo de la reduktado, ĉar en tiu ĉi periodo la konjunkturo eble ŝanĝiĝos, kaj la organizo probable rezignos la reduktadon. Sed katara ministro pri petrolo diris, ke la reduktado ne influos naftan prezon, kaj spite al la nafta prezo, la organizo reduktos la produkton ekde la 1-a de la venonta februaro.