• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-15 15:42:49    
Iom pri ĉina literatura verkado

cri

Fama literatura komentisto Beiqiao opinias, ke la ĉina nuna socia medio taŭgas al kreado de verkistoj. Li mencias, ke en la nova jarcento, literatura kreado en nia lando grande progresas, povas esti dirite, ke senĉese ŝprucas kontentigaj verkoj. Aroj da maljunaj, mezaĝaj kaj junaj verkistoj tenas florantan krean entuziasmon kaj verkistoj en la nova generacio sekvas ilin. Verkoj pli konformas al vivo kaj zorgas pri socia realeco en reformado, pri vivstato de ordinaraj homoj kaj pri kresko kaj porpledo de virinoj. Precipe pro populareco de surreta literaturo, literaturo pluapaŝe proksimiĝas al sociaj popolamasoj kaj ordinaraj skribantoj povas partopreni en literatura kreado kaj legado per reta formo.

La komentisto opinias, ke dank' al enirigo de merkata ekonomio kaj populareco de interreto, ĉina literatura kreado senprecedence prosperas kaj diverseco aperas. Temoj kaj verka maniero, kiuj estis neakcepteblaj antaŭ dek jaroj de la publiko, estas aktiva en la nuna socio.

En la lastaj jaroj, literaturaj verkoj temantaj pri vivo en naciminoritataj regionoj kaŭzis fortan eĥon meze de legantoj kaj manifestas ĉinan profundan kulturan enhavon kaj enhavoriĉan vivintereson. Ekzemple "Vana Monto" kaj verkita de Alai temanta pri tibeta kamparana vivo kaj "Lupa Totemo" de verkisto Jiang Rong kun la mongola kulturo kiel fono akiris gigantan sukceson.

Krom romanoj, ankaŭ aktivas kreado de ĉina moderna poezio kaj ŝprucas aroj da eminentaj poetoj. Cetere nombro de specialaj poeziaj retejoj superas mil.

Kvankam aperis sennombraj verkistoj kaj verkoj, tamen kelkaj komentistoj opinias, ke ekzistas problemoj en la ĉina literatura rondo. Estas multaj verkoj publikigataj kaj eldonataj en ĉiu jaro, tamen estas malmultaj verkoj, kiuj estas atentataj. Sekve de multiĝo de specoj kaj presnombro de verkoj, malleviĝas arta kvalito. Verkistoj multiĝas, tamen influo malfortiĝas. Literatura komentisto Beiqiao diris akceptante intervjuon:

"Laŭ mi, oni klopodu por altigi spiritan kvaliton de la nuntempa literaturo, sekvu paŝojn de epoka reformado, manifestu la nunan socian civilizacion kaj vivan diversecon kaj alte atentu profundan elfosadon de la nacia spirito kaj homeco."

La komentisto opinias, ke forto de la merkata ekonomio influas la nuntempan literaturan verkon kaj en la ĉina rondo ekzistas evidenta malkvieta animstato. Kelkaj verkistoj por konformi al popolamasoj, eĉ kreas vulgarajn verkojn kaj damaĝas literaturan artecon. Tamen estas malkonfeseble, ke la ĉinaj praktikataj reformado kaj malfermo aldonas senprecedencan vivecon al literatura verko, granda ŝanĝiĝo en diversaj flankoj de la socia vivo estas spegulata en literaturaj verkoj kaj manifestas plurecon kaj diversecon de literaturaj kreado kaj disvolvado.