Multaj fremdlandanoj vojaĝas al Parizo, aspirante al la bela flora urbo; tamen alveninte iuj malesperas. Estas ja multaj belaj vidindaĵoj en Parizo, tamen ankaŭ multe da hundaj fekaĵoj sur stratoj. Preteratente oni eble trafus "minon". Por la konstantaj parizanoj kaj administrantoj de tiu ĉi fama urbo, hunda fekaĵo estas porĉiama "doloro" en ilia koro.
En la kvartaloj kun la areo de 105 kvadrataj kilometroj vivas 2 milionoj kaj 300 miloj da loĝantoj. Tie vivas ankaŭ 150 000 hundoj, kies ĉiutaga fekaĵo pezas 16 tunojn. Kvankam la nombro de hundoj pli kaj pli reduktiĝas de la lastaj jaroj, tamen laŭ nova enketado farita de la pariza magistrato, 70% de la parizanoj ankoraŭ opinias, ke hunda fekaĵo estas la unua kialo de la malbona pureco de la flora urbo. Kaj plie, ĉiujare averaĝe 600 homoj rompas al si oston surtretinte hundan fekaĵon. Multaj parizanoj ŝercas dirante, ke se iu kompanio inventus tag-noktan sondilon de hunda fekaĵo, ĝi do profitegus el tio. Tamen bedaŭrindas, ke ĝis nun ne aperas sur la merkato tia produkto. Parizanoj povas nur per siaj akraj okuloj kaj altiĝanta lerta ekvilibreco iri sur la stratoj plenaj de "minoj".
La pariza magistrato plurfoje prezentis rimedojn kontraŭ tio. En la komenco ĝi konstruis kavojn en parkoj kaj anguloj de stratoj por ke hundoj feku kaj urinu tie. Tamen pro tio, ke la mastroj de hundoj maldiligentis por serĉi tiujn "necesejojn", aŭ pro tio, ke hundoj ne povas sin regi por akurate feki kaj urini, la speciale konstruitaj instalaĵoj ne ludis sian rolon. Poste, la magistrato liveris al la mastroj senpagajn ilojn por balai fekaĵon kaj urinon, tamen ankaŭ tio estis vana, ĉar la mastroj ne volis promenigi hundon kun ŝovelileto kaj balaileto. En la jaro 2002 la elesperiĝinta magistrato faris decidon kaj publikigis la faman "dekreton pri hunda fekaĵo". La dekreto difinas, ke escepte de kripluloj, ĉiuj bredantoj devas tuj forbalai la fekaĵon de la propra hundo sur stratoj, en parkoj, herbejoj eĉ ĉe drenfoso kaj aliaj publikaj lokoj, male, ili estas punataj je 180 ĝis 450 eŭroj. Por praktiki la dekreton, la magistrato ankaŭ sendis 700-membran patrolistan grupon kontraŭ hunda fekaĵo. Ĝia respondeco kuŝas en la jenaj du flankoj: 1. rekvizicii punmonon al tiuj, kiuj ne forbalais fekaĵon de la propra hundo; due, forbalai hundan fekaĵon anstataŭ tiuj bredantoj, kiuj forkuris post kiam la propra hundo fekis aŭ urinis. La grupanoj estas ekipitaj bone. Raportisto rimarkis, ke oni povas vidi grupanojn plimulte ol vidi bredantojn, kiuj forbalaas fekaĵon de la propra hundo. Pro tio, ke en Parizo la stratoj longas je 1 500 kilometroj kaj la trotuaroj longas je 2 400 kilometroj, eĉ tiuj 700 grupanoj neniam ripozus, ili ankoraŭ ne povus garantii forbalaadon de ĉiuj hundaj fekaĵoj en la stratoj de Parizo. Tial, kvankam la pariza magistrato ĉiujare elspezas pli ol 9 milionojn da eŭroj kontraŭ la problemo de hunda fekaĵo, tamen, tio povas nur fari, ke la situacio ne estu ankoraŭ pli malbona.
|