• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-18 14:42:41    
Kun kia celo Tony Blair vizitas Mezorienton (foto)

cri

La 17-an de decembro brita ĉefministro Tony Blair vizitis Irakon, kiu estas la 3-a celloko por lia vojaĝo al la Mezoriento. Pro tio, ke antaŭ 3 monatoj li anoncis, ke li rezignos ĉefministrecon en konvena tempo, 2007, oni opiniis, ke lia vizito havas adiaŭan signifon. Analizantoj montris, ke lia vizito ne rilatas al la nuna situacio en Irako; sed kiel unu el iniciatinoj de la iraka milito, li esperas per tiu ĉi "adiaŭa vizito" refoje influi problemojn koncernajn al Ieako.

Unue, li deziras refoje aserti, ke la brita registaro kontinue subtenas la irakan registaron. Kiel konate, post disfalo de la reĝimo de Saddam Hussein, Irako ne fariĝis la demokratia ekzemplo en la Mezoriento, atendita de Usono kaj Britio. Antaŭ nelonge, akceptante intervjuon, Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, opiniis, ke la iraka stato estas pli malbona ol tiu dum la regada periodo de Saddam Hussein. Ankaŭ Usono kaj Britio konfesis, ke koaliciaj trupoj ne povis akiri atenditan rapidan venkon. Pro tio la usona registaro konsideras reguligi la politikon pri Irako. En tiu fono, Tony Blair deziras per la vizito al Irako manifesti, ke Britio ne konfuziĝis pro la eventuala regulado de Usono. La 17-an post la interparolo kun Nuri al-Maliki, la iraka ĉefministro, Tony Blair diris en gazetara konferenco, ke Britio estos plu la forta subtenanto de la iraka registaro, kaj ne retiros siajn armeanojn el Irako sen plenumo de la misio. Britaj amaskomunikiloj opiniis, ke pro tio, ke la iraka problemo troviĝas en ŝlosila periodo, la esprimo de Tony Blair celas akiri pluan fidon de la iraka registaro kaj gajni pli da parolrajtoj pri irakaj aferoj.

Due, per la vizito Tony Blair intencas konsoli britajn armeanojn batalantajn en Irako. Post la interparolo kun irakaj gvidantoj li veturis al Basra por viziti britajn armeanojn. Jam kelkfoje antaŭ la Kristnasko en lastaj jaroj li vizitis Basra por konsoli britajn armeanojn, tamen estas iom malsame, ke politikaj kaj armeaj personoj de Britio jam konsciis, ke la kontinua malboniĝo de la iraka situacio rekte rilatas al la garnizono de britaj armeanoj en Irako. Oktobre de la kuranta jaro Richard Dannatt, ĝernerala stabestro de la Brita Armeo, pere de amaskomunikiloj esprimis, ke la kontinua risko de britaj trupoj en Irako provokis ofensivon de islamaj ekstremistoj, kiu plimalbonigis la sekurecan situacion, tial Britio devas tuj retiri siajn armeanojn el Irako. La 17-an en Basra, Tony Blair diris al britaj armeanoj, ke la batalo de britaj trupoj celas starigi koncepton kaj ideologion, kaj ankaŭ ekstremistoj intencas fari la samon, tial persistado de britaj trupoj en Irako estas tre grava.

Trie, per la vizito Tony Blair intencas priparoli kun irakaj gvidantoj la britan planon, iom retiri armeanojn el Irako ekde la venonta jaro. En la fino de novembro brita nacidefenda ministro Des Browne proklamis, ke laŭ prognozo, en la venonta printempo la iraka armeo transprenos de britaj trupoj la sekurecan regpovon en Basra. Se tiu ĉi transpreno realiĝos, la rolo de britaj trupoj en Irako ŝanĝiĝos.

Unuvorte Tony Blair intencas per la vizito maksimume aranĝi postrestantajn aferojn antaŭ sia eksiĝo sur la posteno de ĉefministro.