• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-18 16:16:30    
La problemoj de ITV daŭras

cri

Laŭ informo de "Libera Folio", de pli ol monato ne plu videblas la elsendoj de Internacia Televido. Laŭ Flávio Rebello, la direktoro de ITV, temas pri konflikto kun la entrepreno, kiu prizorgas la elsendofluon. Laŭ li, la firmao "ne korekte agis", kaj ITV nun serĉas alian firmaon, kiu povus transpreni la taskon. Flávio Rebello ne volas diri, kiam la elsendoj povos esti renovigitaj. En la retejo de ITV mankas informoj pri la teknika problemo, estas montrata nur nigra ekrano. Ankaŭ la kunlaborantoj de ITV ne ricevis ajnajn informojn pri la kaŭzo de la paneo. Pasintfoje la elsendoj de ITV estis malŝaltitaj en aprilo, pro manko de mono. Post intensaj monkolektaj kampanjoj inter esperantistoj estis kolektitaj promesoj pri novaj mondonacoj al la projekto, kaj la 27-an de majo Flávio Rebello reŝaltis la elsendojn. Tiam li diris, ke la elsendoj estas certigitaj por minimume plia jaro. Ĝis nun ĉiu monato de la elsendoj kostis proksimume 3.000 eŭrojn.

La problemoj de ITV estis rimarkitaj de spektantoj jam meze de oktobro, sed la publiko povis nur divenadi, kial ne videblas la programoj - ITV mem publikigis neniujn informojn pri la paneo. Multaj jam eksuspektis, ke la tuta projekto paneis.

Komence de novembro la direktoro de ITV, Flávio Rebello, klarigis al Libera Folio, ke temas pri portempa teknika problemo, kiu laŭ la tiama plano devis esti forigita jam la 8-an de novembro.

- La brazila servilo, kiu dissendas la elsendfluon de ITV al la tuta mondo, petis de ni kelkajn tagojn por plibonigi siajn komputilojn kaj sistemon. Ni do, kiel klientoj de ili, atendas la finon de la ĝisdatigo ĉe ili por rekomenci normale la elsendojn de ITV, diris tiam Flávio Rebello.

Li klarigis, ke la teknika ĝisdatigo estis komencita la 26-an oktobro, kaj ke la elsendoj devus rekomenciĝi plej laste la 9-an de novembro. Tio tamen ne okazis, kaj la 20-an de novembro la retejo de ITV daŭre montras nur nigran ekranon. Responde al nova demando de Libera Folio Flávio Rebello klarigis, ke la teknikaj problemoj daŭras, kaj tial ITV nun serĉas novan provizanton de elsendofluo.

- Vi povas trankviliĝi (aŭ male, laŭ via bontrovo). Ne estas ĉi-foje ke vi diskonigos la ŝajne de vi tiel atendatan noticon, eble iam afiŝotan (kiu scias?), ĉe via Libera Folio - "ITV mortis". Simple okazis, ke la nuna firmao, kiu zorgis pri la elsendfluo, ne korekte agis rilate niajn elsendojn, tial ni serĉas eventualajn konkurecantojn de ili por garantii la kvaliton de elsendfluo, kiun ni deziras por nia televidkanalo.

Ĉi-foje Flávio Rebello ne plu volis anonci eventualan daton, kiam la elsendoj denove videblos.

La nuna longa halto de la elsendoj de ITV estas jam la dua ĉi-jare. Unuafoje la elsendofluo de ITV estis haltigita pro monomanko, komence de aprilo, post nur kelkmonata funkciado.

ITV estas la unua regula esperantlingva televidkanalo en la reto. Ĝi estis lanĉita en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj. Estis kolektitaj entute pli ol 23.000 eŭroj, sed jam en februaro 2006 aperis la unuaj signoj de akuta monomanko, kaj en aprilo la kanalo estis malŝaltita.

Post intensaj monkolektaj kampanjoj, la elsendo estis denove ŝaltita la 27-an de majo. Tiam Flávio Rebello promesis, ke la elsendoj plu funkcios minimume dum plia jaro - se la esperantistoj daŭre sendos la promesitan monon:

- La administracio de la esperantista televidkanalo publike dankas al la multaj esperantistoj, kiuj promesis kontribui monate por ke Internacia Televido denove elsendu dum plia jaro. Nun la elsendoj de Internacia Televido okazos dum unu jaro sen pliaj interrompoj, kaj novaj programoj estos prezentataj laŭlonge de ĉi tiu jaro, li tiam skribis en sia alia retejo, Ĝangalo.

En oktobro ĉesis ĉiuj ĝisdatigoj en Ĝangalo, kaj Flávio Rebello anoncis, ke li vendas tiun retejon por plene koncentriĝi al sia alia projekto, Internacia Televido. Per la vendo de Ĝangalo li esperas krome gajni monon por plu subteni ITV-n, li tiam klarigis.