• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-18 16:51:22    
Iom pri kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj

cri

Aplikante modernan informadikan teknikon, la inĝenieriaĵo, faras diĝitan ordigon de nunaj kulturaj informoj en publikaj bibliotekoj, muzeoj, pikturaj muzeoj, artaj ensembloj kaj esploraj institucioj kaj disvastigas tiujn informojn al la tuta lando per interreto, satelito kaj diskoj. Nun la inĝenieriaĵo jam fondis ŝtatan centron, 32 provincnivelajn centrojn kaj milojn da bazaj centroj.

Kulturaj informoj liverataj de la tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj havas evidentan diferencon kun enhavo, kiun oni povas senpage elŝuti en interreto. Ekzemple en interreto, oni ne povas apreci prezentadon de ŝtatnivela arta ensemblo kaj ne povas legi libron, kiu estas protektata de aŭtorrajto, tamen tiu enhavo estas videbla per la inĝenieriaĵo. Laŭ konigo de estro de ŝtatnivela centro de la inĝenieriaĵo sinjoro Zhang Yanbo, dank' al rapida disvolviĝo de ĉina interreto kaj fadena televida reto, la fadena televida reto, kiu antaŭe servis nur al urboj, nun kovras plejparton de vilaĝoj. Utiligante la du retojn, la inĝenieriaĵo rapidigas disvastigan paŝon en la tuta lando. Li diris:

"Ekzemple en Ŝanhajo, oni utiligas "urban informan ĝardenon" kaj disvastigas kulturajn informojn tra ĉiuj societoj en la urbo. Per la reto, ni elsendas nian riĉfonton, inkluzive de elektronikaj libroj, kaj plivastigas deziron de loĝantoj pri strebo al scio kaj amuzo. Nun per inĝenieriaĵo por ke vilaĝaj loĝantoj povu aŭskulti kaj spekti radiajn kaj televidajn programojn, per fadena diĝita televido kaj kunlabore kun fadena televido, 800 miloj da loĝantoj en la urboj Qingdao kaj Foshan povas apreci enhavon de la tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj."

Laŭ konigo, en la lastaj jaroj, diĝita konstruado de ĉinaj bibliotekoj, muzeoj, kulturaj haloj kaj artaj institucioj grande disvolviĝis kaj per tio akumuliĝis aro da diĝitaj kulturaj informoj. Cetere ĉina ĉefa telekomunika reto havas certan skalon kaj tekniko de satelita transporto kaj ricevo estas ĝenerala en civila kampo, tio liveras bonan kondiĉon por praktiko de la inĝenieriaĵo. Estro de ŝtatnivela centro de la inĝenieriaĵo sinjoro Zhang Yanbo opinias, ke la inĝenieriaĵo liveras novan kanalon por kultura disvastigo sen limigo de tereno kaj spaco kaj ludos grandan rolon por riĉigi kulturan vivon de urbaj ordinaraj loĝantoj kaj rapide returni informan mankon kaj ekonomian kaj kulturan malprogresintan staton en ĉina kamparo. Zhang Yanbo diris:

"Ni celas disvastigi la tutlandan kunĝuan inĝenieriaĵon pri kulturaj informoj en tutlandaj gubernioj kaj urbetoj en 2010. En duono de vilaĝoj, ni celas fondi servajn staciojn."

Zhang Yanbo diris, ke Komunista Partio de Ĉinio klare elmetas konstrui harmonian socion kaj ĉefe bone plenumi programon de kultura konstruado, kiu havas rilatojn kun propraj interesoj de la popolamasoj kaj la tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj estas grava ago. La inĝenieriaĵo, kiu estas asignata de la ŝtato kaj alportas kulturan informon bezonatan de urbaj kaj urbetaj loĝantoj, havas gravan signifon por altigi homan edukitecon kaj konstrui harmonian socion.