• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-19 16:43:08    
Ekskurso al Pentrinda Montaro Jada Drako

cri
En la sudokcidenta parto de la provinco Yunnan estas la montaro Yulong (en la ĉina lingvo Yulong signifas Jadan Drakon). Laŭdire ĝi renomiĝis pro sia plej alta pinto neniam surgrimpita de homo. Ĝiaj 18 pintoj kun altitudo de pli ol 5 mil metroj imponas ĉe la orienta bordo de la rivero Jinsha kaj kovras areon de 440 kvadrataj kilometroj. Ĝi portas la nomon pro tio, ke ĝia supro estas kovrita de neĝo, kaj ĝia talio vualita de nebulo, kiuj sub la sunradioj similas al jadaj drakoj.

Frumatene ni veturis de la urbo Lijiang al la montaro Jada Drako. Ambaŭflanke de la vojo etendiĝas blankaj sablaj strioj, aro kaj aro da arbedoj, malaltaj pinoj kaj herboj. Nia ĉiĉerono petis nin diveni aĝojn de tiuj pinoj. Laŭ ilia malalta staturo ni imagis, ke ili aĝas 2-3 jarojn, sed la ĉiĉerono diris, ke ili aĝas jam dekojn da jaroj, sed nur pro alta altitudo, malvarma vetero kaj manko de oksigeno ili ne povas kreski alte. La ĉiĉerono ŝercis, ke ĝuste pro tio naxi-anoj loĝantaj ĉi tie ne havas altan staturon. La ŝoseo etendiĝas supren kaj nebulo pli kaj pli densiĝis. Akveroj flirtis en nian veturilon. Ĉu nebulo aŭ pluveto? Neniu sciis. Malproksime malhele verdaj montkrestoj jen aperis jen kaŝiĝis en nebuloj kaj neĝaj montpintoj reflektis orajn radiojn de la suno supre de nubaro.

Pli ol du horojn poste ni venis al la malsupra stacio de kablotramo de la montaro Jada Drako por veturi per ĝi al Shanzidou, ĉefa montpinto kun altitudo de 5596 m. Kvankam estis junio, tamen la monta vento malvarmis ĉe la stacio 3356 m super la marnivelo. La vestoj ne povis rezisti al la frosto en la montaro. Ni kuris en la stacion por lui mantelon kaj oksigeno-sakon.

La kablotramo supren veturis. Leviĝinte apenaŭ 10 metrojn alten, ni jam estis supre de la stacio. Nebulo nin ĉirkaŭis iom post iom, akveriĝis sur la fenestro de la kablotramo kaj baris nian rigardon. Subite aŭdiĝis agrablaj kantoj de birdoj. Ni tuj ekserĉis per la okuloj en densa arbaro tra la fenestro de la kablotramo, forviŝinte la akverojn sur ĝi. Kie estas ili? Ni vidis nur flavaĵojn en densa verdaĵo, ĉu ili estis folioj de arbo aŭ sovaĝaj floroj, ni ne povis distingi. "Jen rododendroj!" Mi rigardis en la direkto montrita de la kolego. Ja aroj kaj aroj da rododendroj pompe floris. Kaj la kantoj de birdoj senĉese flirtis ĉe niaj oreloj, pro tio la tuta arbaro vigliĝis kaj ni ekĝojis kaj diskutis pri nombro de specioj de vegetaloj kaj animaloj en la montaro. Subite la kablotramo tremis kaj preskaŭ vertikale supreniris momenton. Rododendroj malaperis kaj kantoj de birdoj ne plu aŭdiĝis. Aperis maldekstre de nia kablotramo nudaj rokoj, kaj ene de nia kablotramo tuj regis silento. Iuj el ni, kun la lipoj purpuriĝintaj, eksuferis de alpa malsano.