• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-20 16:29:04    
Filozofio de kunveno (foto)

cri

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Financial Times, lastatempe, kompanio pri homforta riĉfonto Robert Walters faris internacian enketadon al 2 000 laborantoj el 13 landoj por studi, kial tiel multas kunvenoj en entreprenoj. La enketado per reto kovris la kampojn de kontisto, financo, banko, leĝo de informa industrio, vendado, homforta riĉfonto kaj aliaj.

Plej multaj enketitoj opinias, ke tro multas kunvenoj

80% de la enketitoj opinias, ke en iliaj kompanioj almenaŭ duono de la kunvenoj estas sensignifaj kaj nur malŝparas la valoran laboran tempon. Ekzistas kulturaj diferencoj rilate al la sintenoj de la laborantoj. Inter la enketitoj, plej multaj sud-afrikanoj opinias, ke kunveno estas plej senutila; 83% de la enketitoj opinias, ke la kunvenoj ne atingis celon de laboro. Sekvas usonanoj, ĉina Hongkong kaj Singapuro. Eĉ inter japanoj, kiuj famas pro obeemo al disciplino, 61% de la laborantoj opinias, ke almenaŭ duono da kunvenoj estas senrezultaj.

La kompanio de la homforta riĉfonto opinias, ke bona tagordo kaj antaŭpreparado povas redukti la malesperon de la laborantoj. Tial redukti la nombron de kunvenantoj, trejni prezidantojn de kunvenoj, malpermeso de poŝtelefono dum kunvenado donas helpon al kunvenantoj, por ke la lastaj koncentru la atenton kaj plibonigu la efikecon de kunvenado.

Kiuj kunvenemas

Plimultaj laborantoj laŭte oponas kontraŭ longa kunveno kaj tede longa parolado, dum malmultaj publike parolas pri utilo de kunveno. Tamen tio ne venas el ilia koro. Precipe en grandaj entreprenoj, oni evitas troan malkaŝemon kaj kaŝas sian propran opinion, kio jam estas parto de entreprena kulturo.

La trimestra periodaĵo "Aplikata Psikologio" faris enketadon pri la efiko de kunveno. La enketado montras, ke la akceptebleco al kunveno ne estas tiel malbona kiel en parolo. Psikologo Steven Rogelberg diris: "La laborantoj ŝajnas tre abomeni kunvenon, tamen la rezulto de enketado estas alia afero. En ilia koro ilia sinteno al kunveno estas multe pli pozitiva. Per tio oni povas parte klarigi, kial tiel multas kunvenoj."

Ĉu iu emas aŭ abomenas kunvenon, tion certgrade decidas forteco aŭ palo de lia deziro al sukceso. Tiuj, kiuj deziras sukceson, koncentras la energion, marŝas al la difinita celo kaj en ĉiu tago ekzistas lia perioda celo. Se kunvenoj multas kaj longas, ili do tenas negativan vidpunkton al kunveno. Unuvorte, la praktikemuloj ne ŝatas kunvenon, sed preferas plimulte fari ol multe paroli.

Tiuj, kiuj ne deziras atingon en la laboro, estas pli entuziasmaj al kunveno. "Por ili kunveno estas bona rimedo por pasigi la tempon, kaj en la kunveno ili ankoraŭ povas renkontiĝi kun aliaj por teksi reton de rilatoj", klarigis Steven Rogelberg.

Tiuj, kiuj ne preferas labori, prenas kunvenon kiel ŝancon de ripozo kune kun gekolegoj. Fakte, por plimultaj, kunveno estas ripozo anstataŭ laboro, ĉu iniciative, ĉu negative.

Laŭ alia esplorado, de la lastaj dekoj da jaroj, la tempo por kunveno kaj tiu por laborado tendencas multiĝon. Li, se li ŝatas labori, ne evitas laboron. Por ekvilibreco inter la laboro kaj vivo, necesas ne redukti ŝarĝon de laboro, sed altigi la laboran movforton de la laborantoj.

Politiko estas alia kialo de sensenca kunveno. En plimultaj cirkonstancoj, eĉ superulo tre atentas la laboron de subuloj, por li malfacilas trovi kriterion objektivan, racian kaj klaran por ekzameni la laboran atingon de la laborantoj. Tiam tre gravas la ordinara impreso de laborantoj pri la gvidanto. Estas alia sukcesiga vojo krom diligenta laborado, ke oni montru sian diligentecon per ekstra laboro en laborĉambro aŭ aktive esprimu siajn opiniojn en kunveno.

Karaj amikoj, ĵus ni parolis pri filozofio de kunveno. Koran dankon pro via aŭskulto!