• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-20 16:40:56    
Eniru en ĉinan kamparon, sentu ŝanĝiĝon de nova kamparo

cri
La jaro 2006 estas la unua jaro, ke Ĉinio faras konstruadon de socialisma nova kamparo. Hodiaŭ, ni gvidos vin eniri en la ĉinan kamparon kaj senti ŝanĝiĝon en la kamparo.

43-jaraĝa sinjoro Liu Hongwei estas kamparano de la vilaĝo Xingshisi en la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang. Li tenas vivon per plantado de maizo kaj sojfabo. Pro mekanika irigacio kaj scienca plantado, Liu Hongwei akiris riĉan rikoltadon en sinsekvaj jaroj, kaj la produkta kreskado en la jaro 2006 ĝojigis lin.

"En 2006, mi plantis maizon kaj sojfabon en 1 200 muoj, la meznombra produkta kvanto ĉiuhektare de sojfabo atingis 2 500 kilogramojn, kaj meznombra produkta kvanto ĉiuhektare de maizo atingis mil kilogramojn. La produkta kvanto de maizo en 2005 estis malpli bona ol en 2006."

En 2006, oni vidis, ke ŝoseoj en vilaĝoj estas pli bonaj, konstruado de vilaĝoj laŭgrade havas sciencan projekton, geinfanoj ne estas maltrankvilaj pro lernopago: en 2006, lernantoj en la deviga eduka periodo en kamparo de la ĉina okcidenta regiono estis senigataj je pago, krom lernolibra kosto, 50 milionoj da lernantoj profitis de tio.

La serio da ŝanĝiĝoj fontas en tio, ke daŭrigante antaŭan politikon de "subteno kaj favoro al kamparo", ĉinaj centra kaj lokaj registaroj plue fortigis laboron kaj sinsekve publikigis pli profundajn rimedojn en 2006.

Unue, Ĉinio fortigis kapitalan subtenon al kampara disvolvo. Laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Financo, en 2006 elspezo de centra financa buĝeto por kamparo kaj kamparanoj atingis 339,7 miliardojn da juanoj, pli multe je 42,2 miliardoj ol tiu en 2005. En 2006, centra kaj lokaj financoj plue pliigis specialan kapitalon por solvi sekurecon de kampara trinkakvo kaj konstruadon de bazaj instalaĵoj.

En 2006, Ĉinio ĉiuflanke nuligis agrikulturan imposton, kiu jam estis plenumata pli ol 2 mil jarojn en Ĉinio. Sinjoro Hu Biliang, studanto de instituto de agrikultura evoluado sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke la rimedo estas la plej granda brila punkto en akcelado de kampara disvolva procezo en 2006.

"En 2006, Ĉinio nuligis agrikulturan imposton, tio estas historia brila punkto, Ĉinio finis la historion de agrikultura imposto longan je pli ol 2 600 jaroj kaj la agrikultura imposto fariĝis paseo."

Laŭ statistiko, kompare kun 1999, post kiam la ĉina registaro ĉiuflanke nuligis la agrikulturan imposton, ĉiujare ĉinaj kamparanoj reduktos imposton je 125 miliardoj da juanoj, nome ĉiu kamparano reduktos la ŝarĝo de 140 juanoj.