• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-20 16:45:18    
Ĉijara financa enspezo de Ĉinio

cri
Ĉijara financa enspezo de Ĉinio

En la kuranta jaro la ĉina financo stabile kaj relative rapide kreskas, kaj antaŭkalkulate la jara financa enspezo atingos 3 900 miliardojn da juanoj de renminbi.

La 19-an de decembro en Pekino okazis la ĉina tutlanda financa laborkunveno. Ĉina financa ministro Jin Renqing diris en la kunveno, ke de la januaro ĝis novembro, la tutlanda financa enspezo progresive atingis 3 600 miliardojn da juanoj, plimulte je 24,7% ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Ĉinio rapidigos unuigon de laŭenspezaj impostoj de entreprenoj…

La 19-an de decembro en Pekino, ĉina financa ministro Jin Renqing esprimis, ke Ĉinio rapidigos unuigon de laŭenspezaj impostoj de entreprenoj ĉin- kaj ekster-kapitalaj.

Li diris en la tutlanda financa laborkunveno inaŭguriĝinta la 19-an de decembro, ke pluapaŝa perfektigo de la ĉina imposta sistemo dank' al aktiva kaj stabila antaŭenpuŝo de unuigo de la du-imposta sistemo kaj similaj reformadoj utilos por ankoraŭ pli bone disvolvi la gravan rolon de financa kaj imposta politiko en reguligado de funkciado de la nacia ekonomio kaj akcelado de ekonomia restrukturiĝo kaj daŭrigebla evoluado.

Kadre de la sistemo de laŭenspezaj impostoj por entreprenoj ĉin- kaj ekster-kapitalaj fondita ĉe la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento relative multe diferencas la impostaj proporcioj, antaŭimpostaj dekalkuladoj, favora imposta politiko kaj similaj. Tio jam ne adaptiĝas al la bezono de perfektigo de socialisma merkata sistemo kaj ekonomia disvolviĝo post ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Fine de la kuranta monato okazos la unua instanco por la projekto pri laŭenspezaj impostoj de ĉinaj entreprenoj.

Ankaŭ eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio devas plenumi kontraŭ-monlavan devon

La 19-an de decembro en Pekino, s-ino Cai Yilian, vicestro de Kontraŭ-monlava Buroo de la ĉina centra banko – Ĉina Popola Banko, esprimis, ke kiam eksterkapitalaj bankoj eniris en Ĉinion, ankaŭ ili devas akcepti superrigardon de koncernaj departementoj de la ĉina registaro, kaj plenumi la kontraŭ-monlavan devon.

Pri tio informis s-ino Cai Yilian en gazetara konferenco okazinta samtage.

Laŭ promeso de Ĉinio ĉe la aliĝo al Monda Komerca Organizo, en la fino de la kuranta jaro, Ĉinio ĉiuflanke malfermos la procedon de renminbi al la eksterkapitalaj bankoj.

Ŝi esprimis samtempe, ke la kontraŭ-monlava superrigardo al la eksterkapitalaj bankoj estas nova tasko de koncernaj departementoj de Ĉinio, kaj la ĉina centra banko plifortigos internacian kunlaboron ĉirilate.

Ĉinaj centraj entreprenoj kreos historie plej bonan rekordon de profito-gajno

Laŭ informo publikigita de la Ŝtatkapitala Inspekta kaj Administra Komisiono sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro en la 19-a de decembro, ĉijare la centraj entreprenoj de Ĉinio antaŭvidite realigos la enspezon el vendado je 8 000 miliardoj da juanoj kaj ankaŭ la profiton je 720 miliardoj da juanoj, per tio ili kreos la historie plej bonan rekordon.