• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-20 17:29:00    
Refoje aperis krizo en kirgizstana politika rondo

cri

La 19-an de decembro, kirgizstana ĉefministro Felix Kulov proklamis, ke la kabineto gvidata de li kolektive demisias. En la sama tago prezidento Kurmanbek Bakiyev akceptis lian demisian peticion. Tiel en la kirgizstana politika rondo ekaperis nova krizo.

La decido pri kolektiva demisio de la kirgizstana kabineto estis unuanime pasigita en la urĝa kunveno okazinta en la sama tago. Ĉefministro Felix Kulov diris, ke la demisio estas por krei kondiĉojn por la eldono kaj praktikado de la nova Konstitucio kaj por eviti tion, ke en la lando aperos regpotenca krizo. Felix Kulov samtempe esprimis sian esperon, ke la demisio de la nuna registaro plirapidigu la procezon de elektado de la parlamento.

Kolektiva demisio de la kabineto jam ne estas la unuafoja en la kirgizstana politika rondo de la lastaj jaroj. La membroj de la registara kabineto organizita en septembro de 2005 iam elmetis kolektivan demision, sed tiama prezidento Kurmanbek Bakiyev prenis persvadan sintenon kaj ne akceptis la demisian peticion de la kabineto. Al ĉi-foja kolektiva demisio de la kabineto prezidento Kurmanbek Bakiyev esprimis sian komprenon kaj akceptis ĝian peticion. Tamen li esperis, ke la kabineto daǔre plenumu sian mision, ĝis la naskiĝo de la nova kabineto. Analizistoj opinias, ke la malsamaj sintenoj de prezidento Kurmanbek Bakiyev al la du-foja kolektiva demisiado de la kabineto markas, ke post la politika luktado okazinta en novembro de la kuranta jaro la regpotenco de prezidento Kurmanbek Bakiyev rimarkinde reduktiĝis.

Laǔ la komuna kono atingita de la reganta instanco kaj reprezentantoj de la opozicia partio, en la 8-a de novembro la kirgizstana parlamento pasigis novan Konstitucion, kiu ŝanĝas Kirgizstanon en ŝtaton de parlamenta-prezidenta sistemo kaj difinas, ke iu ajn partio, kiu posedas pli ol duonajn sidlokojn en la nova parlamento, rajtas nomumi ĉefministron. La nova Konstitucio difinas ankaǔ, ke antaǔ la jaro 2010 Kirgizstano ne ŝanĝos la nunan framon de politika sistemo kaj ankaǔ la oficperiodo de la nuna prezidento normale finiĝos. Tamen Felix Kulov opinias, ke la nova Konstitucio haste pasigita de la parlamento ne faras eksplicitan difinon pri nomumado de respondeculoj de administraj departementoj dum la transira periodo kaj tio faris "danĝeran ekzemplon". Nelonge post tio en la parlamento, la opozicia partio denove elmetis la postulon, ke la malnova kabineto demisiu kaj oni fondu novan kabineton fiditan de la popolo.

Analizistoj opinias, ke la kaǔzo de la kolektiva demisio de la kabineto estas tio, ke la parlamento rifuzis kunlaboron kun ĉefministro Felix Kulov. En tia cirkonstanco ĉefministro Felix Kulov elmetis kolektivan demision de la kabineto, esperante, ke tiu ĉi ago devigos la prezidenton malorganizi la parlamenton kaj antaǔdate okazigi la elektadon de la parlamento.