• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-20 19:46:16    
Vojaĝo al Hongkong-a Speciala Administra Regiono

cri
La ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono famas pro sia graveco ne nur en komerco kaj financo, sed ankaŭ en turismo. Ekde la jaro 1995 Hongkong akceptis pli ol 10 milionojn da turistoj ĉiujare.

En Hongkong la monto Taipo estas la plej alta loko. Starante sur ĝi, oni povas ĝui la panoraman vidon de Hongkong: homoplenajn stratojn, ĉielskrapantojn, la Viktorian Havenon kaj dissemitajn insuletojn en malproksimo. Kiam falas la vespera krepusko, ekbrilas sennombraj neonlampoj.

Vizitindaj estas golfoj en Hongkong. La longa marbordo, insuloj kaj duoninsuloj formas multe da golfoj kun diversaj trajtoj. Ekzemple, la Grandonda Golfo famas pro siaj altaj ondoj. Kiam blovas orienta vento, furiozas ondoj en la golfo. Sekkong-golfo distingiĝas per vasta strando, subtila sablaro kaj pura marakvo. La U-forma Taitam-golfo inter du longaj duoninsuloj estas ideala haveno.

En Hongkong oni ĉiam povas senti modernecon influatan de la okcidenta kulturo. Tamen Boliu-templo, unu el la tri budhismaj sanktejoj en Hongkong, elspiras fortan etoson de la orienta kulturo. La templo sin apogas al montdeklivo. En la jaro 1913, kiam bonzo Ji Xiu funkciis kiel abato de la templo, ĝi prosperiĝis kaj fariĝis la plej granda templo en Hongkong post dekoj da jaroj. La konstruoj en la templo estas grandiozaj, kun flavaj tegoloj, ruĝaj muroj, altaj terasoj kaj longaj ŝtuparoj. En la ĉefa halo estas kultataj tri oraj budho-statuoj en la mezo kaj 500 arhatoj ĉe la muroj. En la florĝardeno malantŭ la templo estas pagodo kun relikvo de Ji Xiu ene. Pro kvieta medio kaj kontentiga pasloĝigo la templo allogas multe da turistoj. En la pasintaj jaroj antaŭ ĝi oni konstruis la bronzan statuon de Budho de Ĉiela Altaro, plej grandan subĉielan en la mondo.

Vizitindas en Hongkong ankaŭ la Urbeto de Song-dinastio, konstruita imite al tiu de la dinastio(960-1279) prezentata en la fama pentraĵo: "Ĉe Rivero en la Festo de Klaro kaj Brilo". La antikvaj konstruoj, kiaj butikoj, restoracioj kaj te-trinkejoj, staras ĉe ambaŭ bordoj de la rivero. Komizoj servas en kostumoj de Song-dinastia modo. Kaj en la vaka tereno prezentiĝas dancoj kaj varieteoj.

En Hongkong estas duspecaj distrejoj: Unu por ripozigi turistojn, ekz., la Viktoria Parko, Montsupra Parko kaj Kowloon-parko kun tradiciaj ĉinaj ĝardenistikaj konstruoj kiel la ĉefaj, kaj la alia por apreci kaj protekti sovaĝajn bestojn kaj plantojn, ekzemple, akvario en la Hongkong-a Oceana Parko kaj antaŭurbaj parkoj.

Hongkong estas ne nur vizitindejo, sed ankaŭ ideala aĉetejo en la mondo. En la urbo vendiĝas diversspecaj artaĵoj el la Oriento kaj produktoj de famaj markoj el diversaj mondpartoj. Kompreneble, ĝui pladojn el markreskaĵoj en Hongkong estas grava aktivado por multaj turistoj el la tuta mondo.