La 20-an de tiu ĉi monato venezuela ĵurnalo aperigis artikolon pri parolo, farita de William Brown, la usona ambasadoro en Venezuelo koncerne al la rilatoj inter Venezuelo kaj Usono. Li diris, ke ekzistas profunda politika diverĝo inter la du landoj, tamen Usono serĉas starigi kun la venezuela registaro praktikajn kunlaborajn rilatojn. Tio estas rigardata kiel freŝa esprimo, farita de Usono por bonigi la rilatojn inter la du landoj. Antaŭ tio, laŭ usona propono, la du landoj okazigis kunvenon en Alasko kaj fine venis en akordon pri bonigo de la dulandaj rilatoj. Oni opinias, ke Usono montris olivbranĉon al Venezuelo ĉefe pro jenaj konsideroj:
Unue, Usono ne volas malamikiĝi kun la tuta Latinameriko. Usono delonge rigardas Latinamerikon kiel sian postan korton. Se lantinamerikaj landoj ne volus kunlabori kun Usono, tio damaĝos usonajn interesojn en la latinamerika regiono, tial Usono ne volas esti izolita en Ameriko. Venezuelo, gvidata de la prezidento Hugo Chavez, ludas gvidan rolon en la latinamerika tendaro kontraŭ Usono, tio signifas, ke se Usono volas bonigi la rilatojn kun latinamerikaj landoj, ĝi unue devas bone rilati kun Venezuelo. Post kiam Hugo Chavez refoje gajnis prezidentecan elektadon en la 3-a de tiu ĉi monato, William Brown, la usona ambasadoro en Venezuelo, anoncis, ke la elektiĝo de Hugo Chavez estas decidita de la venezuela popolo, kaj Usono agnoskis tiun ĉi rezulton. Li diris ankaŭ, ke la du landoj havas komunajn interesojn en batalo kontraŭ narkotaĵa komerco, translanda krimo kaj terorismo, ĉar laŭ geopolitiko kaj historio, Venezuelo estas partnero de Usono. El lia parolo, oni povas rimarki, la usona sinteno pri Venezuelo jam multe ŝanĝiĝis.
Due, pro la tumulta situacio en Irako kaj stagno de la vojmapa plano pri la paco en Mezoriento, Usono devas konsideri reguladon de la ekstera politiko. En Latinameriko, la influivo de la venezuela prezidento Hugo Chavez pli kaj pli grandiĝas, kaj liaj aliancanoj prenis la regpovon en Nigaragvo, Ekvadoro kaj Bolivio. Usono jam ne povas ignori plu la maldekstran forton en Latinameriko.
Trie, post la usona mezperioda elektado, la Demokrata Partio, kiu denove prenis regan povon de la Parlamento, aprobas mildigi la rilatojn inter Usono kaj Venezuelo. Pro granda premo el amaskomunikiloj kaj popola opinio, la usona registaro komencis reguligi la diplomatian politikon.
Kvare, Usono ankoraŭ postulas importi petrolon el Venezuelo. Malgraŭ diverĝo inter la du landoj pri politiko kaj ekonomio, tamen restas la normala komerco inter la du landoj. Venezuelo okupas la 1-an lokon en Latinameriko laŭ la rezerva kvanto de petrolo kaj naturgaso, kaj estas la 4-a granda lando de petrola provizado por Usono. Pro ekonomia faktoro Usono devigite konsideras bonigi la rilatojn kun tiu ĉi lando.
Kvine, pozitiva sinteno de Venezuelo estas la premiso, ke Usono akceptu dialogon. En la 14-a de tiu ĉi monato la du landoj okazigis interparolon. Venezuela eksterafera ministro Nicolas Maduro diris, ke la venezuela registaro jam estas preta por starigi la dialogan sistemon per interkonsiliĝo. Li diris ankaŭ, ke la dulandaj rilatoj devas baziĝi sur reciproka respekto kaj agnosko de la venezuela suvereneco; post la refoja elektiĝo de Hugo Chavez, reago de la usona registaro estas pozitiva. Tio estas rigardata kiel la simptomo, ke Usono pretas starigi la dialogan sistemon kun Venezuelo.
|