• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-21 15:46:44    
Vojo de paŝtisto E'erdunnitaoketu al Kanado

cri
De infaneco paŝtisto E'erdunnitaoketu vivas en la stepo Hulunbeier en la nordo de Ĉinio, lia prapatro neniam forlasis la stepon, ankaŭ li neniam pensis, ke iutage per aviadilo li atingos la alian pinton de la tero.

"Estas tre ĝojige. De la 24-a de junio ĝis la 27-a de julio, invitite mi kaj miaj 3 partneroj venos al Kanado kaj vizitos pli ol 20 kanadajn paŝtejojn, por ni paŝtistoj, tio estas malfacile akirebla ŝanco."

En 2005, la kanada registaro ekfunkciigis helpan programon pri ĉinaj paŝtejoj, ĉiujare specialistoj pri bredado kaj paŝtado regule venas al la stepo Hulunbeier, instruas sciojn kaj teknikojn al lokanoj, samtempe la kanada registaro neregule invitas ĉinajn paŝtistojn al Kanado por vizito kaj lerno. Feliĉe paŝtisto E'erdunnitaoketu fariĝis unu el la paŝtistoj, kiuj unua vizitis Kanadon. Kion E'erdunnitaoketu lernis en la unu monato?

"En Kanado, paŝtistoj realigis mekanikigon. Ekzemple en bato de herbo, unu homo povas fini laboron de 4 aŭ 5 homoj. Kanadaj paŝtistoj pli multe atentas reformadon de specoj ol ni, la produkta kvanto de vianda bovo kaj laktobovino estas grande multa ol tiuj de niaj vianda bovo kaj laktobovino, ekzemple nur 18-monata bovo povas doni pli ol 600 ĝinojn da viando. Ili science bredas dombestojn, ekzemple ili establis dokumentojn por dombestoj, sed plej multaj paŝtistoj ĉi tie ankoraŭ troviĝas en la tradicia breda kaj paŝta periodo."

E'erdunnitaoketu diris, ke en la monato, li vivis kaj produktis kune kun kanadaj paŝtistoj, ĉiutage novaj aferoj altiris lin, li kiel eble memoris tion, kion li vidis kaj aŭskultis.

"La mediprotekta koncepto de kanadaj paŝtistoj profunde impresis min. En kanada paŝtejo, herbo estas alta kaj verda. Ili faras bredadon per la maniero de laŭvica paŝtado en diversaj zonoj, nome en la unua duona monato, ili bredas dombestojn en ĉi tiu paŝtejo, sed en la dua duona monato, en alia paŝtejo, tiel paŝtejo havas sufiĉan tempon por reviglo. La mediprotekta koncepto de kanadaj paŝtistoj estas forta, ĉie ekzistas rubaj bareloj, ili neniam misĵetas vivrubojn, ĉiam ĵetas ilin en barelojn."

Reveninte el Kanado, paŝtisto Eerdunnitaoketu estas pli okupata. Li establis kompletan arkivon por siaj pli ol 40 bovoj kaj pli ol 500 ŝafoj, ĉiutage li detale registras pezon de ĉiuj bovoj kaj ŝafoj kaj produktan kvanton de ĉiuj laktobovinoj. Li eĉ jam bone faris preparon por la venonta jaro.

"En la venonta jaro, mi faros investon por reformi mian budon, reformi specon de laktobovino, ankaŭ komencos difini zonojn kaj alternan bredadon. Altigante produktan efikon mi bone protektos la stepon."

E'erdunnitaoketu diris, ke najbaraj paŝtistoj jam sciis, ke li iris al Kanado kaj lernis tie, nun se ili estas liberaj, ili kolektiĝas kaj igas E'erdunnitaoketu babili pri progresintaj spertoj en Kanado. Kiel E'erdunnitaoketu, multaj paŝtistoj jam establis arkivojn de dombestoj kaj komencis sciencan administradon.