• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-21 16:17:11    
Lasu al kamparanoj sperti oportunecon alportatan de informoj kaj ĝui diĝitan vivon

cri

Karaj retlegantoj, ni iom parolu pri modernaj produktado kaj vivado de kamparanoj en la ĉina provinco Sichuan.

Sichuan situas en la ĉina sudokcidenta landparto, tie estas komplika topografio kaj multas montvojoj. Legiĝas antikva poemo, kiu faras alegorion de marŝo en la provinco Sichuan kiel grimpado sur la ĉielon. Povas esti imagite, ke estas malfacila kontakto kun la ekstera mondo. Sichuan estas granda provinco kun multaj kamparanoj kaj kamparanoj en foraj vilaĝoj eĉ ne ricevas agrikulturajn informojn, se ne paroli pri riĉiĝo de ilia vivo.

Ĝuste en majo de 2003, filio de Ĉina Kompanio de Universala Integreca Interkomunika Sistemo en la provinco Sichuan ekfunkciigis informadikan inĝenieriaĵon "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo", kiu celas transformi informojn sur interreto al mallongaj mesaĝoj de poŝtelefono kaj sendi ilin al kamparanoj por ke kamparanoj en foraj vilaĝoj povu ricevi informojn. Kaj samtempe la kompanio povas disvolvi siajn klientojn en kamparo kaj plivastigi kamparan merkaton. Ĝenerala direktoro de administra departemento de filio de la kompanio en la provinco Sichuan sinjoro Wang Dahai konigis:

"Antaŭe la registaro elmetis funkciadon de telefona servo en ĉiu vilaĝo, kaj nun ni celas funkciadon de informa servo en ĉiu vilaĝo. Necesas establi terenon por helpi kamparanojn riĉiĝi per informoj. La "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo" estas sinteza interkomunika retejo de filio de Ĉina Kompanio de Universala Integreca Interkomunika Sistemo en la provinco Sichuan. Per trafikoportuna interkomunika reto de filio de la kompanio kaj per diversaj informiloj, kiaj poŝtelefonoj, fiksaj telefonoj kaj agrikulturaj informiloj, la retejo povas aktuale kaj efike sendi agrikulturajn specialajn informojn kaj liveri informo-konsultan kaj publikigan servon al kamparanoj."

Pri manko de informoj en kamparo, vicestro de la gubernio Pixian de la provinco Sichuan, sinjorino Ke Ling havas profundan senton. Ŝi diris:

"Estas neekvilibro de ricevo de informoj, kiu kaŭzas malriĉecon en kamparo. Pri livero de informoj al kamparo, antaŭ kelkaj jaroj, la loka registaro faris multe da laboroj, plejparto de ili estas per interreto liveri informan servon al kamparanoj. Tamen kamparanoj ne scipovas uzi komputilon, nek surretiĝi. Kiel oni plivastigu informan kanalon de kamparanoj, la loka registaro komencis konsideri la problemon."

Strategio de la kompanio ĝuste koincidas al pensmaniero de la gubernio Pixian por disvolvi informadikan agrikulturon. Ili trovas, ke estas akceptebla por kamparanoj per mallonga mesaĝo ne nur en produktokosto sed ankaŭ en rimedo.