• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-21 16:56:02    
Ĉina helpa kuraca taĉmento al Afriko

cri
De la lastaj jaroj, la malproksima kaj mistera Afriko kun grandioza natura pejzaĝo, karakteriza loka koloro kaj longa historio kaj kulturo allogas pli kaj pli da ĉinaj turistoj. Sed en hodiaŭa programero, ni konigos al vi specialajn homojn, kiuj aktivas unuj post aliaj en Afriko de 40 jaroj. Ne la bela pejzaĝo de Afriko sed la bezono de afrikaj popoloj je kuraco allogis ilin al Afriko. Kune kun la lokaj kuracistoj, ili trairis diversajn lokojn de Afriko, kaj forigis doloron de malsano al pli ol cent milionoj da afrikanoj. Ili estas la blank-vestitaj anĝeloj de la ĉina helpa kuraca taĉmento al Afriko.

sinjorino Ye Fang estas kuracistino, kiu vivas en la ĉina norda urbo Jinan, kiu famas pro multeco de fonto. Antaŭ 4 monatoj, ŝi iris al la afrika insula lando Sejĉeloj, kiu proksimas al ekvatoro. Ŝi estas ano de la ĉina helpa kuraca taĉmento al Sejĉeloj. Post atingo, Ye Fang tuj fariĝis unu el la plej okupitaj kuracistoj en la hospitalo. Ŝi diris:

"Atinginte Sejĉelojn, mia laboro estas tre peza. Nombro de pacientoj ĉiutage atingas 60. Responde al oportuno de pacientoj, ni ne ripozas en tagmezo, kaj ni devas tagmanĝi alterne. Kvankam la laboro estas peza, tamen ni ĉiuj tre ĝojas pensante, ke ni senigas doloron al tiel multe da pacientoj."

Okupiteco estas komuna sento de ĉiuj anoj de la helpa kuraca taĉmento al Afriko. Sed neniu ĉina kuracisto plendas pri tio. Ĉar tiu okupiteco signifas senigon de doloro al pli multe da pacientoj, ĝi signifas ankaŭ konfido de afrikaj popolanoj al la ĉinaj kuracistoj. Estro de la ĉina helpa kuraca taĉmento al la insulo Zanzibaro de Tanzanio Wang Peng diris:

"Ĉi tie la kuracaj instalaĵoj estas malprogresaj, mankas medikamentoj, kaj la teknika nivelo de la kuracistoj estas malalta. La ĉinaj kuracistoj ludas ĉefan rolon en teknikoj. Kiam la lokaj kuracistoj rankontas urĝajn kazojn aŭ grandajn akcidentojn, ili ĝenerale vokas la ĉinajn specialistojn. Tial, ĉiuj anoj de nia taĉmento ĉiam pretas iri al hospitalo por fari urĝan kuracadon. Ni eĉ ne povas promeni malproksimen post manĝo, ĉar ni devas ĉiam atenti ilian vokon al hirurgio."

La ĉinaj kuracistoj ne nur repagas konfidon de la afrikaj popolanoj per sia laboremo, sed ankaŭ senigis doloron al multe da lokanoj per sia alta kuractekniko. Ekz. la ĉinaj kuracistoj kuracis multajn malfacile kuraceblajn malsanojn per akupunkturo de la ĉina tradicia medicino.