• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-22 09:39:33    
Zhou Heping parolis pri publika servo de la ĉina registaro

cri

En aprilo de 2002, la ĉina registaro komencis praktikon de la tutlanda kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj. Per moderna informadika tekniko, la inĝenieriaĵo celas fari diĝitan ordigon de kulturaj informoj kaj per rimedoj de reto kaj satelito, grandmezure feliĉigi la socian publikon, precipe la popolamasojn en malprogresinta loko. Laŭ iu statistiko, en Ĉinio inter 460 miloj da homoj troviĝas unu biblioteko. En ĉiu jaro, nombro de homoj, kiuj rekte aprecas prezentadon en teatro, okupas nur 3% en tiu de tutlanda loĝantaro kaj nombro de homoj, kiuj faras viziton al muzeo, okupas nur 6% en tiu de tutlanda loĝantaro.

Zhou Heping diris, ke per komputila informadika tekniko, kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj faras ordigon de elstaraj kulturaj riĉfontoj, kiaj filmoj, televidaj teatraĵoj, libroj, agrikultura tekniko kaj scienca populara scio, per transporto de interreto kaj satelito, aŭ per movebla malmola disko kaj disko, liveras servon de kulturaj informoj al popolamasoj, precipe tiuj en kamparo. Nun baza serva stacio de la inĝenieriaĵo superas 200 milojn kaj serva sfero kovras pli ol 100 milionojn da homoj.

Kiel grava enhavo de publika servo de la registaro, kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj jam estas metita en "Ŝtata Plana Kompendio de Kultura Disvolvo en la Periodo de la 11-a Kvinjara Plano" kaj estas rigardata kiel favora rimedo en konstruado de socialisma nova kamparo. Zhou Heping diris:

"Ni elmetas la celon, ke en 2010 troviĝu filio de serva centro en ĉiu gubernio, baza serva centro en ĉiu urbeto kaj baza serva stacio en 50% de vilaĝoj; necesas rapidigi konstruadon de riĉfonto, ĉar ĝi estas la plej ŝlosila ĉenero en la kunĝua inĝenieriaĵo pri kulturaj informoj."

Zhou Heping diris, ke la ĉina financo jam asignis pli ol 200 milionojn da juanoj kaj la loka financo asignis same, tio kreas bonan materian kondiĉon por disvolvo de la inĝenieriaĵo. Samtampe Ĉina Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido, Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado, ĉinaj Porsana Ministerio kaj Agrikultura Ministerio ankaŭ liveras riĉfonton kaj per tio riĉfonto de la inĝenieriaĵo senĉese enhavoriĉas. Cetere kelkaj sociaj konataj personoj, kiaj sinjoro Wang Meng, sinjoro Ren Jiyu kaj sinjoro Dai Yi senpage donacas sian kelkan aŭtorrajton al la inĝenieriaĵo por uzado. Lastatempe la ĉina registaro aĉetis moveblajn scenejajn aŭtojn kaj donacis ilin al artaj teatraj trupoj al diversaj provincoj por liveri kondiĉon al ilia prezentado en kamparo. Li kredas, ke sekve de pluapaŝa evoluo de la ĉina ekonomio, kultura distanco inter urbo kaj kamparo kaj inter progresinta loko kaj malprogresinta loko estas pli kaj pli malgranda.