• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-22 16:22:29    
Feliĉan Kristnaskon

cri

Karaj aŭskultantoj, mi estas Mirinda. Bonvole aŭskultu nian muzikan programeron. En hodiaŭa programero, mi konigos al vi kelkajn kristnaskajn kantojn prezentitajn de ĉina Sanktknabina Kantgrupo.

Postnelonge venos Kristnasko. Ni deziras al vi feliĉan Kristnaskon per la kanto prezentita de Santknabina Kantgrupo.

Ĵus vi aŭdis la kanton Feliĉan Kristnaskon prezentitan de Sanktknabina Kantgrupo. La grupo fondiĝis en 1994. La fondanto estas juna instruistino de Ĉina Nankina Arta Instituto. Dum longa muzika edukado, ŝi bone scias kortuŝan forton de ĥoro, precipe de la pura kaj natura kantado de studentoj. Tial ŝi elektis 7 elstarajn studentinojn el la instituto por konsistigi la kantgrupon. Bonvole aŭskultu la kanton Sonoras Tintilo prezentitan de ili. La melodio estas vigla kaj interesa. La kanto prezentas la bildon, ke homoj ĝoje kuras sidante sur sledo.

La kantado de la Sanktknabina Kantgrupo estas pura kaj natura kaj perfekte miksis klasikan stilon kaj modernan stilon. Ilia freŝa kantado gvidis nin al iu pura muzika mondo. Poste estos la kanto Kristnaska Horloĝa Sono. Ĝi estas ukrajna kristnaska kanto kun bela melodio kaj plenas de ĝoja etoso.

Karaj aŭskultantoj, en la fino de nia programero, bonvole aŭskultu aŭstrian kanton Sekura Nokto. Tiu populara kristnaska kanto kun belsona melodio plenas de kvieta etoso.

Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis kelkajn kristnaskajn kantojn prezentitajn de Sanktknabina Kantgrupo. Finiĝis nia programero, dankon pro via aŭskulto!