• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-22 17:23:28    
Senĉese brulas militaj fajroj en Somalio

cri

De la lastaj tagoj senĉese iras la konfliktado en Somalio. En la 21-a de decembro, la armita forto de religia sekto Unio de Islamaj Kortumoj, kiu regas la ĉefurbon Mogadiŝo kaj plejpartan teritorion de la lando, proklamis, ke Somalio eniris en "militan staton" kontraǔ Etiopio. Tiu ĉi organizo ankaǔ alvokis, ke ĉiuj somalianoj agadu kaj partoprenu en la batalado kun Etiopio per diversaj manieroj. Tio alportis novan ombron al la jam maltrankviliga situacio de Somalio.

De la jaro 1991, Somalio ĉiam troviĝas en anarka stato de lokaj militaristaj reĝimoj. En 2004 la transira registaro de Somalio fondiĝis en Kenjo kaj revenis al Somalio en la sekva jaro. Tamen pro manko de fortaj rimedoj ĝi neniam realigis efikan regadon super la tuta lando. De la lastaj monatoj la armita forto de religia sekto Unio de Islamaj Kortumoj senĉese disvolvas sian potencon kaj regas la ĉefurbon Mogadiŝo kaj plejpartan teritorion de la lando, sed la transira registaro povas labori nur en la urbeto ĉirkaǔ 250 kilometrojn norde de Mogadiŝo kaj estas minacata de plivastiĝo de la armita forto de religia sekto. La situacio de Somalio tagon post tago malboniĝas. Tial la transira registaro plurfoje apelaciis al la internacia socio sendi pacprotektan trupon al Somalio por helpi la transiran registaron plenumi sian regpotencon kiel centra registaro. Tamen la armita forto de religia sekto esprimis sian oponon kontraǔ ia ajn garnizonado de fremdlanda armeo en Somalio, asertante, ke iu ajn fremdlanda armeo, kiu eniros Somalion, estos rigardata kiel agresa armeo. En julio de la kuranta jaro la gvidanto de Unio de Islamaj Kortumoj alvokis lanĉi "sanktan militon" kontraǔ etiopia armeo garnizonanta en la somalia teritorio kaj subtenanta al la transira registaro. En novembro fiaskis la intertraktado inter la armita forto de religia sekto kaj la transira registaro. La armita forto de religia sekto asertis, ke retiriĝo de la etiopia armeo el Somalio estas la premiso por restartigi intertraktadon. En la 12-a de decembro Unio de Islamaj Kortumoj faris lastan averton al la etiopia armeo garnizonanta en Somalio, ke ĝi retiru sin el Somalio en semajno, alie ĝi ricevos grandskalan atakadon. Vespere de la 19-a de decembro, nur 2 horojn post la limtempo la armita forto de religia sekto jam prenis agadon kaj atakis du trejnajn bazlokojn kun etiopiaj trejnantoj.

Estis satire, ke en la sama tago de la eksplodo de konflikto, prezidento de la transira registaro Abdullahi Yusuf, gvidanto de Unio de Islamaj Kortumoj Sheikh Hassan Dahir Aweys kaj reprezentanto de Eǔropa Unio Louis Michel kune interparolis. En la gazetara konferenco post la interparolo Louis Michel diris, ke ambaǔ flankoj promesis tuj ĉesigi malamikan staton kaj senkondiĉe starigi intertraktadon. Ankaǔ Sheikh Hassan Dahir Aweys diris post la interparolo, ke oni jam atingis komunan konon.

Sed la tiel nomata "komuna kono" nur manifestiĝas per la senĉesa disvastiĝo de militaj fajroj kaj la transira registaro kaj la nomita armita forto riproĉis unu la alian.