• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-22 18:22:53    
Rakonto pri ĉina helpa kuraca taĉmento al Afriko

cri
Sinjoro Michel Hoareau estas paciento kuracata per akupunkturo. Li diris:

"Mia dorso doloras al mi jam 7 jarojn. Antaŭ ol esti kuracata akupunkture, mi prenis multajn medikamentojn, sed nenio efikis. Mia amiko rekomendis al mi iri al la ĉina kuraca taĉmento. Mi estas kuracata unufoje ĉiumonate, kaj la efiko estas tre evidenta. Bonege!"

La ĉinaj kuracistoj gajnis konfidon kaj laŭdon de la afrikaj popolanoj per sia alta kuractekniko. Dum tio, ili venkis multajn neimageblajn malfacilaĵojn. Aidoso kaj ĥolero, kiuj cirkulas en Afriko estas neevitebla profesia danĝero por la kuracistoj. Precipe en la kirurgio, obstetriko kaj aliaj, en kiuj operacio multe sangigas, la ebleco de infektiĝo estas pli granda. Kuracisto Sui Cancan de la kuraca taĉmento garnizonanta en Tanzanio ankoraŭ klare memoras pri sia unuafoja renkontiĝo kun paciento de aidoso:

"Tiutage, flegistino klare konigis al mi, ke ekzameno de aidosaj virusoj de iu akuŝantino estas pozitiva. Ŝia situacio estas tre danĝera pro akuŝmalfacilo. Oni devas tuj fari operacion al ŝi. Tiam mi estis nervoza kaj timema, ĉar mia mano estis vundita antaŭ kelkaj tagoj. Operaciado kun vundita mano alportos al mi grandan danĝeron. Sed mi pensis, ke se mi ne akurate farus operacion, vivo de patrino kaj ido estos minacata. Tial mi decidis tuj fari urĝan operacion. La operacio glate finiĝis, kaj la patrino kaj ido eskapis el danĝero. Nur tiam mi trovis, ke ŝvito jam malsekigis mian tutan korpon pro nervozo"

La diligenta laboro de la ĉinaj kuracistoj gajnis laŭdon ankaŭ de la afrikaj kolegoj kaj pacientoj. Tanzania kuracisto Moliu A. Jape, kiu laboras kune kun la ĉina kuraca taĉmento, taksis siajn ĉinajn kolegojn:

"La ĉinaj kuracistoj estas amikaj kaj laboremaj. Ili laboras ĉiam senlace. Ĉiuj el ili estas specialistoj. La rilatoj inter la ĉina kuraca taĉmento kaj ni estas ne plu rilatoj inter helpantoj kaj helpatoj, sed rilatoj inter familianoj kaj amikoj. Ni esperas, ke tiaj rilatoj pli kaj pli profundiĝos."

La pacientoj pli multe dankas al la ĉinaj kuracistoj. Iu pacientino en Tanzanio diris:

"Ĉiuj ĉinaj kuracistoj laboras bone. Ni vidas laboregon de ili. Ili ekzamenas nian sanon, alportas medikamenton, tio multe helpas nin. Ni tre dankas al ili."

Kaj en urboj kaj en kamparo, aŭ en ebenaĵo aŭ en dezerto, grupoj kaj grupoj da anoj de ĉinaj helpaj kuracaj taĉmentoj al Afriko plenumas sian devon kun alta kuracatekniko kaj alta kuracista moralo. Ili transdonis amikecon de la ĉinaj popolanoj al la afrikaj popolanoj. Nuntempe ankoraŭ proksimume mil ĉinaj kuracistoj konstante garnizonas en 36 afrikaj landoj.