• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-25 15:45:18    
Novleviĝanta reta societa kulturo

cri

Karaj retlegantoj, sekve de disvolviĝo de la interreto, en ĉinaj diversaj urboj aperas fiktiva "reta societo". En la reta societo, loĝantoj faras interfluon de diversaj informoj per interreto, inkluzive de butikumado, amuzado kaj volontula servo kaj tiel plu kaj formas viglan novtipan kulturan modalon.

Proksime al domego de Ĉina Radio Internacia, de la lastaj du jaroj, konstruiĝas nova loĝkvartalo "Oceana Vidindaĵo". Ĝia totala areo superos milionon kaj 500 milojn da kvadrataj metroj kaj nombro de loĝantoj atingos 40 milojn. Ĝuste en la jaro 2004, unun jaron antaŭ enloĝiĝo de la unuaj loĝantoj, en interreto naskiĝis forumo de loĝantoj, titolita "Oceana Hejmloko" kaj nun nombro de registritaj klientoj superas 5 500 kaj plejparto de ili estas loĝantoj de la loĝkvartalo "Oceana Vidindaĵo". En la forumo, ĉiuj loĝantoj havas sian retnomon kaj registras numeron de sia loĝdomego. Ĝenerale estas unu ĝis tri estroj de iu loĝdomego, kiu respondecas pri administrado de paĝo de la domego. Estro de la 7-a loĝdomego rete nomiĝas "Amo al Vidindaĵo" kaj li havas sian komprenon pri formiĝo de societa reto. Li diris:

"Dank' al interreto, oni havas bonŝancon kaj terenon por fari interfluon, precipe en societa reto. Povas esti dirite, ke la societa reto estas tereno, kie oni reciproke konas, interfluas, diskutas kaj eĉ disputas. Probable kelkaj homoj ne reciproke konas kiam ili renkontiĝas, tamen ili povas fari bonan pensinterfluon en reto. Ĝi ne estas vizaĝ-al-vizaĝa interfluo, tamen ĝi povas doni al vi grandan helpon. Interreto faciligas al vi trovi iun grupon kaj tio ne povis realiĝi en la pasinteco. Ĉar ne eblis tio, ke vi gluis paperon en pordo de iu domego kaj manifesti vian deziron kolekti homojn, kiuj havas saman hobion kun vi. Nun per reto, en nia societo, formiĝas kelkaj grupoj. Urbaj civitanoj bezonas amikojn kaj la bezono impulsas formiĝon de reta societo."

De la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiel tutlanda politika, kultura kaj ekonomia centro, Pekino senĉese sin turnas al urbo de migrantoj. Estas sennombraj homoj, kiuj venas al Pekino por lernado, enokupiĝo kaj fiksloĝado. En okupata moderna urba vivo, sekve de konstruo de novaj loĝkvartaloj, societaj forumoj same kiel "Oceana Hejmloko" estas pli kaj pli multaj kaj iom post iom formiĝas novtipa societa kulturo, kiu sin ligas kun fikcieco kaj realeco.