• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-25 16:27:36    
Akriĝis konflikto en Somalio

cri

Ĝis la 24-a de decembro, konflikto inter la somalia religia sekto Unio de Islamaj Kortumoj kaj la transira registaro daŭris jam en 6 tagoj. Batalo kun la uzo de kanonoj pli disvastiĝis kaj akriĝis. Frumatene de tiu ĉi tago, Etiopio, subtenanta la somalian transiran registaron, okazigis aeratakon al landlima urbo, regata de la religia sekto.

Vidintoj atestis, ke la batalo jam etendiĝis al regionoj ĉirkaŭ Baidoa, en kiu troviĝas la transira registaro. Pro la batalo dekmiloj da loĝantoj rifuĝis forlasante plantaĵojn kaj brutojn. En iuj vilaĝoj kaj urbetoj dise troviĝas kadavroj. Laŭ statistiko de savada institucio, jam mortis dekoj da homoj, tamen ambaŭ flankoj anoncis, ke ili mortigis centojn da militistoj.

De 1991 Somalio troviĝas sen registaro. En 2004 la somalia transira registaro fondiĝis en Kenjo. Poste la registaro transloĝiĝis al Somalio en 2005, tamen pro malforteco, ĝi ne povis efike regi super la tuta lando. Plurfoje ĝi apelaciis la internacian socion sendi pacprotektajn trupojn al Somalio por helpi al ĝi plenumi funkcion de la centra registaro. Sed la religia armita forto oponis tion, pretendante, ke iu ajn fremda trupo estos rigardata kiel invadanto.

La 12-an de decembro, la religia sekto Unio de Islamaj Kortumoj faris ultimaton al etiopaj trupoj, garnizonantaj en Somalio, ke ili sin retiru el Somalio en unu semajno. Vespere de la 19-a, du horojn post difinita tempo de la ultimato, la religia sekto okazigis atakon al du trejnbazoj, troviĝantaj proksime al Baidoa, en kiuj loĝis etiopaj trejnoficiroj. La registara armeo tuj reagis kontraŭ la atako.

Somalio troviĝas en la afrika angulo, orienta ekstremo de Afriko. Delonge la rilatoj inter diversaj landoj en tiu ĉi regiono estas tre komplikaj pro historiaj disputoj. En la nuna konflikto implikiĝis historiaj kaj religiaj fonoj.

Delonge ekzistas teritoria disputo inter Somalio kaj Etiopio. Unio de Islamaj Kortumoj persistas en somaliismo kun la celo, starigi Grandan Somalion, kiu inkluzivu parton de la regionoj de Etiopio, Kenjo kaj Ĝibutio. La nuna konflikto estas tre sentema por Etiopio, kiu forte militis kontraŭ Somalio pro teritoria disputo en 1964, tial ĝi sendis armeanojn al Somalio por subteni la transiran registaron.

Kontraste, Eritreo, kiu delonge staras kontraŭ Etiopio, subtenas la religian sekton Unio de Islamaj Kortumoj. Depost kiam Eritreo sendependiĝis el Etiopio, la du landoj ofte konfliktas. En 1999 kaj 2000 du-foje eksplodis granda milita konflikto ĉe la dulanda limo. Poste pacprotektaj trupoj de UN garnizonis al la landlimo, kaj la du landoj fine subskribis interkonsenton pri milithalto, tamen la disputo neniam solviĝis.

Somaliaj loĝantoj ĉe la landlimo diris, ke post kiam la Unio de Islamaj Kortumoj alvokis la kampanjon, rezisti kontraŭ etiopaj trupoj, jam centoj da eksterlandaj islamanoj venis al Somalio. Laŭ raporto de UN, almenaŭ 8 000 etiopaj armeanoj garnizonas en Somalio, kaj ankaŭ Eritreo sendis almenaŭ 2 000 armeanojn al Somalio; ĉirkaŭ 10 landoj rekte aŭ nerekte partoprenas la konflikton per liverado de armiloj al la du landoj.