• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-26 17:04:19    
"Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo" akcelas kontakton de kamparanoj al la ekstera mondo

cri

Tiel la movebla "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo" portas sur si devon akceli kontakton de kamparanoj al la ekstera mondo. Do en la pasintaj tri jaroj, kian oportunecon kaj favorecon ĝi alportis al kamparanoj? Liu Yuanfu, kamparano de la vilaĝo Dayun de la gubernio Tangchang en la provinco Sichuan fiere parolas pri sia riĉiga sperto, li diris:

"En la antaŭlasta jaro, ĝuste per "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo", mi ricevis informon, ke venda prezo de ĉina brasiko baldaŭ leviĝis, do mi prokrastis surmerkatiĝon de miaj ĉinaj brasikoj je unu semajno kaj tiel evitis surmerkatiĝon de grandnombraj ĉinaj brasikoj. Utiligante diferencon de tempo por surmerkatiĝo, mi gajnis dek milojn da juanoj nur per ĉinaj brasikoj en tiu jaro."

Fakte estas multaj kamparanoj, kiuj per informa retejo pligrandigas produkton kaj pliigas enspezon, same kiel kamparano Liu Yuanfu.

Filio de Ĉina Kompanio de Universala Integreca Interkomunika Sistemo en la provinco Sichuan konfirmas tri principojn por la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo": la unua estas, ke necesas garantii kovron de la informa retejo al ĉefaj kamparaj regionoj; la dua estas, ke necesas garantii, ke kosto por uzo de informilo estu eltenebla por kamparanoj; la tria estas, ke liverataj informoj aŭ interkomunikaj servoj estas bezonataj de kamparanoj. Laŭ konigo, poŝtelefono, kiu povas ricevi agrikulturajn informojn, kostas nur du cent juanojn kaj estas 3 juanoj en ĉiu monato por mendi agrikulturajn informojn.

Fakte en funkcia procezo de la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo", informisto portas sur si taskon kolekti, elekti, ekzameni kaj publikigi informojn kaj estas ponto inter informa stacio kaj klientoj. Ilia pozicio havas gravan signifon.

En ĉiu tago, Xiao Jun, informisto de la unuaklasa informa stacio de la urbeto Tangchang okupiĝas pri redaktado de ĵus ricevataj informoj kaj elsendo de tiuj postredaktataj informoj al lokaj kamparanoj. Parolante pri sia laboro, Xiao Jun sisteme klarigis:

"Kamparanoj interesiĝas ne pri ĉiuj agrikulturaj informoj. Do ni dividas niajn klientojn en diversajn grupojn kaj elsendas informojn laŭ ilia postulo. Ni liveras sintezan informan servon, kiaj eldemando de specialaj informoj, konsulto al specialistoj, publikigo de provizoraj kaj bezonataj informoj, publikigo de registaraj informoj kaj individua interkomuniko."

Fakte en 2003, Xiao Jun komencis servi kiel informisto, tiam nur kelkaj samvilaĝanoj parolis pri informa stacio kaj la retejo. Post iu evento, Xiao Jun komencis konscii gravecon de sia laboro.