• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-27 08:45:35    
Vojaĝo al akvolando Shaoxing

cri
En Shaoxing oni povas vidi longan ŝipon kun kajuto nigre ŝirmita. La remilon en la manoj oni uzas kiel direktilon kaj premas longan remilon per du piedoj, por movi la ŝipon antaŭen. Se iu volas rapidigi la veturadon, tiu samtempe movas la remilon en la manoj kaj longan remilon sub la piedoj por akceli la ŝipon, kaj ambaŭborde la rigardantoj aplaŭdas pro ties klopodo. En la 5-a de aprilo pro ekskurso kaj tombo-vizito tiaj ŝipoj tre okupiĝas kaj ili kelkope veturas. Atinginte la cellokon, la ĉefboatisto ankras la ŝipon kaj ektrinkas kun almanĝaĵo.

En Shaoxing estas ankaŭ boato kun kvar remiloj ĉe la pobo kaj unu remilo ĉe la pruo. Ĝi kun bambua ŝirmilo kontrŭ pluvo kaj sunlumo povas enteni dekkelkajn pasaĝerojn. Ĉe la enirejo de la vilaĝo, la ĉefboatisto anoncas sian alvenon per krioj aŭ gongado. Ĉar la boato veturas tre rapide, oni nomas ĝin rapidboato.

La pramo de Shaoxing havas specialecon. Ĝi estas kvadrata kaj ambŭflanke ligita per ŝnuregoj al la bordoj. Per tiro de la ŝnuregoj oni movas la pramon tien kaj reen.

La drako-ŝipo mallarĝa, longa kaj rand-polurita havas alian nomon "kobitida ŝipo". Ĝi povas rapidege moviĝi per plena forto de du vicoj da remistoj. Antaŭ ĝi oni vidis ankaŭ ŝipegon, kiu estis ligita kun du drako-ŝipoj. En la ŝipego estis geaktoroj ludontaj en vilaĝo. Proksime al la vilaĝo komenciĝis drako-ludo. Drako ludata de junuloj spiralis maldekstren, dekstren, malsupren kaj supren. Tamburo, gongo kaj klariono kune ludis, kio montris fierecon de Shaoxing-anoj. Kompreneble konkurso inter drako-ŝipoj prezentis pli grandan spektaklon.

En rivereto klara kaj malprofunda, vilaĝanoj uzas bambuan floson kiel trafikilon. En la mezo de la bambua floso staras tableto kaj kelkaj seĝoj el bambuo, sur kiuj sidas homoj trinkante teon infuzitan per akvo de la rivereto. Estas granda ĝuo rigardi surŝipe la montaron, trinkante teon kaj aŭskultante murmuron de la rivereto.

En Shaoxing oni povas vidi ankaŭ fiŝŝipon, sur kiu estas kormoranoj. Atinginte la cellokon, fiŝistoj per longa bambukano frapas la akvon kaj la kormoranoj saltas en la akvon. La fiŝistoj remas kun krio al la kormoranoj, kiuj buŝe kaptas fiŝojn kaj metas ilin en la ŝipon. La ŝipoj ofte kunagadas, kvazaŭ en konkurso.

Nun en Shaoxing estas granda ŝipo bele pentrita interne, kaj ekstere aspektanta kiel tiu kun kajuto nigre ŝirmita, en kiu oni povas trinki kaj kanti. En la ŝipo oni pretigis lignan stangon por plezurigi la pasaĝerojn per ŝippuŝado. La nupta prezentado estas plej bela spektaklo en la ŝipo.

En Shaoxing rokaĵoj, ŝtonaj pontoj kaj ŝipoj kun kajuto nigre ŝirmita formis kompletan surakvan kulturon. La aspekto kaj moroj de Shaoxing estas plene manifestitaj en la ŝipoj.