• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-27 15:13:37    
Turkmenio okazigos prezidentecan elektadon en venonta februaro

cri

La 26-an de decembro, la turkmena Popola Asembleo okazigis specialan konferencon. Oni decidis funkciigi prezidentecan elektadon en la 11-a de la venonta februaro, kaj konfirmis 6 kandidatojn, inkluzive de la aganta prezidento Gurbungali Berdymukhamedov. Samtempe ankaŭ opoziciuloj rekomendis kandidatigon al gvidanto de opoziciuloj, rifuĝinta en eksterlando, kaj minacis preni regpotencon per revolucio.

Oni opiniis, ke el la 6 kandidatoj la aganta prezidento Gurbungali Berdymukhamedov plej probable sukcesos en la elektado, ĉar lia kandidateco estas aprobita de ĉiuj ĉeestantoj en la speciala konferenco. Alia kandidato Hudaiberdy Orazov, gvidanto de la movado Vatan, kune rekomendita de la movado Vatan kaj Respublika Partio, la du plej potencaj opoziciaj partioj en Turkmenio, eble ne povos ricevi la ŝancon partopreni la elektadon, ĉar laŭ la turkmena konstitucio, kandidatoj por prezidenteco devas esti rekomenditaj de Popola Asembleo, la plej alta aŭtoritato. Hudaiberdy Orazov servis sinsekve kiel ĉefo de la turkmena centra banko kaj vicĉefministro. En la servodaŭro sur la posteno de vicĉefministro, li estis akuzita pro malversacio, kaj poste li rifuĝis al eksterlando. Vespere de la 25-a en Kievo li anoncis, ke opoziciuloj aplikos ĉiajn rimedojn por efektivigi demokration en Turkmenio. Li diris, ke se aŭtoritatoj metos obstaklojn sur la vojo al demokratio, opoziciuloj faligos ilin. Al la demando, ĉu opoziciuloj okazigos revolucion, li donis jesan respondon. De la lastaj tagoj, opoziciuloj faras agitadon en diversaj okazoj kaj apelacias la internacian socion subteni la demokratiigan procezon en Turkmenio.

La 26-an, Murat Karyyev, prezidanto de la turkmena centra elektada komitato, promesis al gazetaro, ke la prezidenteca elektado en la venonta februaro estu demokratia. Li bonvenigis diverslandajn observantojn inspekti la elektadon.

Post kiam la turkmena prezidento Saparmurat Niyazov mortis je la aĝo de 66 jaroj pro malsano en la 22-a de tiu ĉi monato, la Ŝtata Sekureca Komitato decidis, ke vicĉefministro Gurbungali Berdymukhamedov provizore plenumu la povojn de prezidento kaj supera komandanto de la nacia armita forto. Subita forpaso de la prezidento Saparmurat Niyazov vekis diversajn konjektojn de la socio pri la estonteco de Turkmenio. Vespere de la 25-a, iuj amaskomunikiloj raportis, ke nacidefenda ministro Agagelidy Mamelutkmlyev kaj ĉirkaŭ 120 oficistoj estas arestitaj. Sed matene de la sekvanta tago Agagelidy Mamelutkmlyev aperis en konferencejo de la Popola Asembleo.

Analizantoj montris, ke pro la subita forpaso de Saparmurat Niyazov, kiu delonge ĝuis grandan prestiĝon en Turkmenio, oni tre malfacile anstataŭos lian pozicion, tial neeviteble aperos konkuro por la regpovo.